SEA – konstruata asocio de Senegalo

La raporto farita de la prezidanto s-ro Assane Faye montras regulajn lerno-kunvenojn (2- foje) monate, viziton al la E-kluboj en la urboj Rufisko kaj Bargny, kontakton kun geesperantistoj s-ino Lafi Charles Diatta kaj s-ro Woudji Kossi de Dakaro, kreiĝon de la junulara sekcio SEJ sub la gvido de ges-anoj Ahmadou bamba Diaw, Ismaila Dioné kaj Ramatoulaye Faye, de la virina grupo sub respondeco de sinjorino Sokhna Thiaba en kunlaboro kun Ngone Touré, Penda Ndiaye kaj Ndeye Amy Camara, stariĝon de fejsbuka paĝo, elektiĝon de membro en la Afrika Komisiono kaj elekton de s-ino Lafi Charles Diatta kiel respondeculo por la landa ILEI-sekcio kaj ĝemelrilaton de la Rufiska Esperanto-klubo kun Maruspero, lernejo en São Paulo (Brazilo).

Afiŝu Komenton