Seminario por Aktivuloj (AMO-7) en Lome, Togolando

Kunvenis en Lomeo, Togolando, 29 lertaj esperantistoj el 4 lando: Ebura Bordo, Niĝerlando, Benino kaj Togolando. Pluraj montris grandan ĝojon revidi konatulojn.

Malfermis la unuan kunsidon Didier Apelete AGBOLO, estro de la nacia Komitato de Unuiĝo Togolanda por Esperanto (UTE) kaj preleganto de AMO 7. Poste parolis Adjévi ADJE, kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA, eks-prezidanto de UTE kaj ĉefa organizanto de AMO 7. Alvenis Kokou Marcus ATTAGLO, prezidanto de UTE kaj li bonvenigis ankaŭ la partoprenantojn.

Partorpenantoj laŭtlegis salutmesaĝojn de Stefan MacGill, vic-prezidanto de UEA kaj respondeculo pri la programo AMO, de LEE Jungkee, estrarano de UEA pri Afriko, de Renato CORSETTI, eks-prezidanto de UEA kaj konsilanto de la Afrika Komisiono, de Jean CODJO, vic-kunordiganto de Afrika Komisiono de UEA.

Aperis 8 ĵurnalistoj el 4 amaskomunikiloj dum la solena malfermo. Ili abunde fotis kaj intervjuis la organizantojn kaj prelegantojn.

Matene Mireille Grosjean prezentis per multaj fotoj Unuiĝintajn Naciojn. Poste la partoprenantoj ricevis taskon solvendan en grupoj: kiel prepari sin al kunveno kun ĵurnalisto aŭ alia gravulo.

Posttagmeze Didier Apelete Agbolo, profesia retmastro, gvidis la partoprenantojn en konstruon de retejo. 8 komputiloj estis je dispono, same projekciilo kaj ekrano ; konsekvence ĉiuj povis en etaj grupoj sekvi la malkovron de la programo « web page maker ». Tuj la junuloj improvizis kreante amuzajn paĝojn per tiu tre simpla ilo.

Sciendas, ke la preparo de Mireille Grosjean por tiu seminario interesis la gvidantojn de la Popola Afrika Alternejo de Ĝenevo, kie ŝi estis en novembro 2014 dungita por doni tiun lertigadon. Do nia Esperanto-movado helpas al publika instanco.

Pliaj fotoj videblas ĉe http://mirejo3.blogspot.ca/

Afiŝu Komenton