73-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) – en Aného, Togolando

La unua IJK en Afriko transiris jam al historio. Ĝi transiris al historio ne nur pro tio ke ĝi okazis kaj ĝi estis la unua afrika IJK – tion ni ja jam povis antaŭvidi antaŭ la kongreso. Ĝi restos historia evento ankaŭ pro aliaj kialoj. Jen kelkaj statistikaĵoj por bildigi.

La kongreso okazis de la 5-a ĝis la 12-an aŭgusto 2017 kun partopreno de 110 homoj el 27 landoj de 4 kontinentoj. Tio signifas, ke ĝi estis la plej granda Esperanto-aranĝo ĝis nun okazinta en Afriko.

La kongreso estis ankaŭ multnombre partoprenita de afrikaj aktivuloj. Al la IJK venis 52 homoj el 10 afrikaj landoj. Inter ili estis 49 junuloj (laŭ TEJO-aĝlimo, do ĝis 35 inkluzive). Tio estas grandioza afero, ĉar kiel vi scias, grava celo de la IJK en Afriko estis ebligi al afrikaj junuloj partopreni tian eventon (kio pro vizaj malfacilaĵoj ne eblis en aliaj kontinentoj). Kaj tion ni sukcesis!

La statistikoj montras tamen ankaŭ malsukcesojn. Inter 52 afrikaj partoprenantoj estis nur 11 virinoj (do 21%) kaj 41 viroj (79%). Inter la partoprenantoj de aliaj kontinentoj tiu proporcio estis proksima al balanco – 48% de virinoj kaj 52% de viroj. Tio montras, ke kvankam ni sukcesis doni senprecedendan eblon al afrikaj aktivuloj, ĝi distribuiĝis tre malproporcie inter la genroj. En tiu punkto ni bedaŭrinde devas konstati ke ni finfine ne sufiĉe sukcesis.

Se temas pri aliaj statistikoj, kiuj eble povas interesi, estas partoprenantoj laŭ aĝo:

0-11: 0 (la infana grupo ne estis kalkulita kiel IJK-partoprenantoj, pro tio estas nulo en ĉi tiu kateogrio),

12-19: 7, 20-35: 90, 36+: 13. Do, absolute nesurprize estis ĉefe junuloj – ja estas junlara kongreso.

Laŭlande plej multnombris togolandanoj kaj beninanoj po 14 partoprenantoj, sekve estis po 9 partoprenantoj el Burundo, Kongolando, Pollando kaj Slovakio, 8 venis el Germanio, 7 el Nederlando kaj po 5 el Italio kaj Francio. La ceteraj 17 landoj estis reprezentitaj per 1, 2 aŭ 3 partoprenantoj.

Laŭkontinente estis 52 partoprenantoj el 10 landoj de Afriko, 52 partoprenantoj el 13 landoj de Eŭropo, 4 partoprenantoj el 2 landoj de Ameriko kaj 2 partoprenantoj el 2 landoj de Azio.

4 komunik-kanaloj raportis pri la kongreso. Temas pri la loka radio Lumière, la naciŝtata televido TVT, la gazeto Togopress kaj la nacia informagentejo ATOP.

Gratulon al ĉiuj. Ni realigis tion!

Afiŝu Komenton