Senegalo alvokas al entuziasmo kaj postpandemio

En la retletero de la 2-a de feb. 2020, s-ro François Hounsounou, la kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA, nome de la komisiono oficiale anoncis al la senegalaj e-istoj la aprobon de ilia landa kandidatiĝo por gastigi la 8-an Afrikan Kongreson de Esperanto (AKE). En la ĉi-sekva intervujo al “Esperanto en Afriko”, Assane Faye kaj Lafi Charles Diatta, du elstaraj membroj de Senegala E-Asocio, rakontas pri la nuna ĝenerala etoso kaj ankaŭ pri la plano por la 8-a AKE en 2022.

Ĉu vi bonvolas prezenti vin, vian landon kaj poste diri ankaŭ kelkajn vortojn pri la situacio de la koronvirusa malsano en via lando?

Ni estas Assane Faye kaj Lafi Charles Diatta, la prezidanto kaj la kasisto de Senegala E-Asocio (SEA). Nia lando troviĝas en la okcidenta parto de Afriko. Temas pri malgranda lando kun ĉ. 16 milionoj da loĝantoj. La oficiala lingvo estas la franca, sed apude ekzistas pli ol dek naciaj lingvoj. Senegalo posedas ses publikajn universitatojn kaj ankaŭ multajn privatajn universitatojn. La uzo de la araba en la lernado pli kaj pli disvolviĝas. De sia sendependiĝo en 1960 la lando konis kvar ŝtatprezidantojn.

La situacio estas ĉi-momente zorgiga pro la koronvirusa malsano. Ene de du monatoj aperis 1551 infektitoj. 611 el ili resaniĝis, 13 bedaŭrinde mortis, 926 ricevas flegadon kaj 1 alilandano evakuiĝis al sia hejmlando. Estas deviga nun la surmetado de masko sur la vizaĝo, malpermeso de trafiko inter du malsamaj regionoj, elirmalpermeso de la 20-a ĝis la 6-a matene, fermo de lernejoj, universitatoj, preĝejoj, deviga distanciĝo de metro, limigo de la nombro de pasaĝeroj en publikaj kaj privataj transportiloj.

Kia estis via sento kiam vi eksciis, ke la Afrika Komisiono elektis okazigi la 8-an AKE en via lando?

Kontentaj niaj samlandanoj kaj ni mem estis, ekinformiĝante, ke la Afrika Komisiono de UEA elektis gastigi la 8-an AKE en Senegalo. Efektive, tiu elekto devus ankoraŭ pli instigi la senegalan E-movadon organiziĝi, plikonigi nian lingvon al la cetera publiko kaj al la enlandaj aŭtoritatuloj. Per la 8-a AKE Senegalo ankaŭ pli malfermiĝos al Afriko kaj al la cetera mondo.

Ĉu estas multaj esperantistoj en Senegalo? En kiu parto de la lando ili plejmulte estas?

Estas relative granda nombro de esperantistoj en Senegalo. La plejmulto el ili loĝas en la ĉefurbo Dakaro kaj en la ĉirkaŭaj urboj.

Kiun periodon vi proponus por la kongresa dato kaj kiun temperaturon oni povas atendi?

Ni emas proponi la kongresan okazigon en la lasta trimonato de la jaro 2022, pli precize la semajnon inter novembro kaj decembro, ĉar malpli varmas en tiu periodo. Plie, en tiu dato kutime estas malgrandaj ferioj por la lernejanoj.

Kio estas la kongresejo kaj kie ĝi situas?

La kongreso probable sidejos en iu publika lertigejo kun multaj tranoktebloj en la regiono de Thies – en la urbo Thies aŭ Mbour. Sed pro la koronviruso ni ankoraŭ ne finesploris la eblojn en tiuj du urboj por jam decidi pri unu. Ambaŭ urboj distancas de la internacia flughaveno je malpli ol 35 kilometroj.

Ĉu la kongresurbo estas sekura urbo?

Thies kaj Mbour ja estas sekuraj urboj. La kongresanoj povos trankviliĝi pri tiu aspekto do.

Ĉe kiuj oni eventuale povas informiĝi pri la kongresaj pretiglaboroj surloke?

Pro tio, ke pormomente ne eblas kunsidi por decidi la konsiston de la Loka Kongresa Komitato kaj dividi la taskojn inter ĉiuj membroj, oni, okaze de bezono, povas provizore turniĝi retmesaĝe pri la kongresa plano surloke al Assane Faye per: fayeazou@gmail.com aŭ al Lafi Charles Diatta per: laficharlesd@gmail.com.

Ĉu vi havas apartan mesaĝon al la esperantistoj?

Ni instigas ĉiujn esperantistojn respekti la preventajn aranĝojn de siaj respektivaj landoj kontraŭ la disvastiĝo de la koronviruso kaj kuraĝigas ilin teni la kontakton inter si laŭ la idealoj de nia lingvo. Ni scias ke malfacilas, dum oni ankoraŭ estas en la malcerta etapo de la pandemio mem, sed ni ankaŭ spronas ĉiujn resti entuziamaj kaj ekplani la postpandemion, ĉar kiel ajn longe estos la nokto, tagiĝos. Ĉiuj bv. tempon liberigi en sia agendo 2022 por veni konatiĝi kun la moviĝema parto de la afrika movado kaj (re)malkovri la mirindaĵojn de Senegalo.

Intervjuis “Esperanto en Afriko”

Afiŝu Komenton