Internacia Virtuala Renkontiĝo kadre de la Semajno de Internacia Amikeco

Malmultaj esperantistoj priatentas tion, sed la lasta semajno de februaro estas la Semajno de Internacia Amikeco. Okazo por memorigi, ke amikeco inter popoloj, landoj, kulturoj kaj individuoj inspiras klopodojn por paco kaj ebligas la ŝancon konstrui pontojn inter komunumoj. 

Kadre de tiu Semajno de Internacia Amikeco okazos internacia virtuala renkontiĝo de afrikaj esperantistoj sabate, la 27-an de februaro 2021.

La renkontiĝo disvolviiĝos inter la 11-a kaj 14 horoj per ZOOM. Oni ion scios pli pri afrikaj esperantistoj, movado en unuopaj landoj, perspektivoj de la enkontinenta movado. Estos ludoj, spektaĵoj kaj ankaŭ babiladoj pri la celebrata temo.

La programo ankoraŭ ne finkonstruiĝis. Ni bonvenigas kontribuoproponon de ĉiuj, kiuj ŝatus ion ajn prezenti dum la renkontiĝo. Ĉiuj estas invitataj amikumi kun ni! La aliĝo estas senpaga kaj partopreno al la aranĝo estas malfermita ankaŭ al esperantistoj de aliaj mondpartoj. 

Bonvolu diskonigi la informon al viaj klubanoj, landanoj kaj instigi ilin noti la daton, por kuncelebri kun Afriko en senlima etoso la Semajnon de Internacia Amikeco. 

La informoj pri la aliro kaj aliĝilo venos en alia komuniko, sed eblos afiŝi laŭeble baldaŭ la koncernajn informojn en Eventservo.

Afiŝu Komenton