La forlasita virino, nova afrika E-filmo

Per ĉi tiu ĉ. 24-minuta filmo, sekvu la rakonton de Johana, juna virino forlasita de sia fianĉo. Ŝi mankas rimedojn por vivteni sin kaj sian infanon. Alfrontante la malfacilaĵojn de la vivo, ŝi faros renkonton, kiu helpos al ŝi fine eskapi sian malfacilan situacion.

La filmon verkis kaj produktis Dankon Kwibe laŭ propono de Ulrich Matthias. En ĝi rolludis la edzino Mapendo Kigangu kaj aliaj esperantistoj de Burundo.

La forlasita virino estas la 3-a filmo realigita de Dankon Kwibe, post La Venĝemo (2019);  La Heredaĵo (2021).

Laisser un commentaire