En la freŝdata numero de The ARUSHA NEWS, unu el la plej legataj aruŝaj ĉiusemajnaj gazetoj, aperis en la angla lingvo longa interjvuo de Costa Mashauri pri la kongreso kaj Esperanto. La interparolon Esperantigis membroj de Esperanto-Klubo de Lomeo, nome Mélonkou Djésco kaj Adjévi Adjé por pli vasta esperantista publiko. La originala teksto legeblas en la cifereca gazeto de Saturday, August 24 – Friday, August 30, 2024 ĉe la paĝoj 8 kaj 9. Tamen atenton: la anoncita nombro de partoprenantoj (450) estas elpensaĵo de la gazeto pri kio ne respondecas la intervjuito.
Esperanto: Gratulon al Tanzanio
En ekskluziva intervjuo, nia verkisto/esploristo SUKHDEV CHHATBAR interparolis kun la Prezidanto de la Loka Kongresa Komitato de la [109-a] Universala Kongreso de Esperanto, s-ro Costa Mashauri, kiu prezentis siajn ideojn pri la graveco de la kongreso en la antaŭenigo de kulturaj kaj lingvaj interŝanĝoj. Li reliefigis la kreskantan tutmondan intereson pri Esperanto, emfazante la rolon de la lingvo por antaŭenigi internacian komprenon. S-ro Mashauri ankaŭ parolis pri la defioj alfrontitaj dum la organizado de la evento kaj la gravaj atingoj. Legu pli…
DEMANDO: Kio motivis la organizadon de la Esperanto-Konferenco en Aruŝo kaj kiuj celoj estis atingitaj?
R. La motivo pri la Aruŝa Esperanto-Kongreso venis de spektado de la dokumenta filmo titolita The Royal Tour en kiu nia Prezidanto Samia Suluhu Hassan persone bonvenigis vizitantojn al Tanzanio. Ĉi tio profunde kortuŝis min, inspirante miajn kolegojn kaj min subteni la iniciaton de la Prezidanto altiri pli da turistoj al nia lando. Ni konsideris la konferencan turismon kiel gravan rimedon por atingi ĉi tiun celon. La ideo gastigi la konferencon ekestis de kampanjo por okazigi ĝin en Tanzanio, precipe ĉar konferenca turismo estas emerĝanta tendenco en la tutmonda turisma industrio.
Ne estis facile, precipe en konkuro kun evoluintaj landoj kiel Belfasto (Irlando), kiu proponis pli da infrastrukturoj. Tamen, dank’ al bone strukturita kampanjo, Tanzanio anonciĝis kiel la gastiganta lando. Nia ĉefa celo estis altiri turistojn al Tanzanio kaj montri nian riĉan turisman industrion, celon, kiun ni sukcese atingis, ĉar pli ol 450 partoprenantoj vizitis niajn logaĵojn en tri semajnoj.
“La inspiro pri la aranĝo de la Esperanto-Konferenco en Aruŝo venis de spektado de la dokumenta filmo titolita: The Royal Tour, en kiu nia Prezidanto Samia Sulubu Hassan persone bonvenigis vizitantojn al Tanzanio”.
Aldone, la konferenca temo, “Homo, lingvo kaj medio por pli bona mondo”, estis bone traktita en kunvenoj far prelegantoj el la tuta mondo, la rezolucio reflektas la profundajn diskutojn.
D. Ĉu vi povus kunhavi kun ni kelkajn esencajn momentojn de la Konferenco? Kiuj estis la ĉefaj atingoj por la partoprenantoj?
R. Niaj ĉeestantoj ĝojis pri la planado kaj organizado de la konferenco. Male al aliaj landoj, kie partoprenantoj ĉefe koncentriĝas pri prezentoj, en Aruŝo ni inkludis aktivaĵojn, kiuj ebligis al partoprenantoj malstreĉiĝi kaj sperti Afrikon plene. Unu el la kulminaĵoj estis la Masaj-sperto en la vilaĝo Langijabe, kelkajn kilometrojn de Aruŝo. Tie, partoprenantoj povis sperti tradiciajn praktikojn kiel havigi bovinan sangon sen vundi la beston, gustumi tradiciajn masajajn pladojn kaj kulturajn interŝanĝojn.
Aparte memorinda evento estis la kronado de la Prezidanto de UEA, d-ro Duncan Charters, per titolo tuj sub la Laigwanan – malofta honoro por eksterlandano – reliefigante la gravecon de la evento. La Masaja Monda Festivalo en Njiro kaj la lanĉo de Miss Esperanto Travel World ĉe la Papaga Hotelo estis ankaŭ ĉefaj altiroj.
Plie, ekskursoj al ikonecaj tanzaniaj ejoj kiel ekzemple Tarangire, Lago Manyara, Ngorongoro, Serengeti kaj Monto Kilimanĝaro estis organizitaj, kun vizitoj al kulturaj ejoj inkluzive de la Masaja bazaro, budo Tanzanite kaj la Centro de la Kultura Heredaĵo precipe estis aprezitaj. Multaj partoprenantoj promesis reveni kun siaj familioj kaj amikoj, helpante tiel atingi nian celon diskonigi Tanzanion tra la mondo.
D. Kiel vi vidas la rolon de Esperanto por antaŭenigi la komunikadon kaj kulturajn interŝanĝojn tutmonde, precipe en multlingva regiono kiel Orienta Afriko?
R. Esperanto estas agnoskita de Unesko ekde 1954 kiel kongrua kun siaj celoj kaj idealoj, kaj ĝi [UEA] establis oficialajn rilatojn kun diversaj internaciaj organizoj, inkluzive de Unuiĝintaj Nacioj kaj Konsilio de Eŭropo. Universala Esperanto-Asocio (UEA) estas en konsultaj rilatoj kun internaciaj organizoj kaj regionaj blokoj pri la uzo de Esperanto kiel solvo al lingvaj baroj.
Por Orienta Afriko, kie la Orienta Afrika Komunumo (EAC) nun havas tri oficialajn lingvojn (la anglan, la svahilan kaj la francan), la uzo de Esperanto povus kontribui por redukti la altajn kostojn de tradukservoj. Kvankam ni defendas la svahilan kiel regionan lingvon, Esperanto proponas neŭtralan alternativon, kiu ne apartenas al aparta lando kaj povus servi kiel ponto en la tutmonda komunikado.
D. Kiajn defiojn vi alfrontis dum la organizado de la Konferenco kaj kiel vi venkis ilin?
R. La plej granda defio estis la manko de monrimedoj. Mi kaj miaj kolegoj devis persone financi vojaĝojn al Dodoma kaj Daresalamo por renkontiĝi kun registaraj oficistoj. Ni ankaŭ kovris la elspezojn de la esplormisioj kiuj venis inspekti la taŭgecon de Tanzanio por gastigi la Konferencon.
La organizo de evento de ĉi tiu grandeco postulas dediĉon, tempon kaj monon. Malgraŭ tiuj defioj, mia teamo kaj mi estis decidintaj organizi la Konferencon en Tanzanio, kio konvinkis UEA, ke afrika lando povas sukcese gastigi ĝin. Ni havis plurajn renkontiĝojn, kaj virtualajn kaj ĉeestajn, kaj gastigis kvar delegaciojn por inspektadoj. La sukceso de la okazaĵo estis kolektiva fortostreĉo kiu fine profitigis al Aruŝo, kun hoteloj elvenditaj kaj lokaj entreprenoj prosperantaj.
Ni aparte fieras, ke pli ol 450 partoprenantoj vizitis niajn naciajn parkojn kaj ke eblaj investantoj interesiĝas pri Tanzanio, danke al la prezentoj de la Tanzania Investa Centro (TIC) kaj la Tanzania Turisma Estraro (TTB).
D. Laŭ via opinio, kia estas la estonteco de Esperanto en Tanzanio kaj en la pli vasta EAC (Orientafrika Komunumo)?
R. Ni pensas, ke junuloj kaj turismaj gvidistoj en Aruŝo vidos en Esperanto ŝancon krei internaciajn ligojn kaj komercajn okazojn. Por la EAC, estas tempo plene akcepti la svahilan kiel regionan komunikilon, forlasante la koloniajn lingvojn. Esperanto povus esti la ponto liganta nian regionon al la mondo, antaŭenigante unuecon kaj komprenon.
D. Kion vi atendas de ĉi tiu Konferenco por antaŭenigi Esperanton loke kaj tutmonde?
R. Nepre necesas konsideri adopti komunan lingvon por venki tutmondajn lingvajn barojn. Malgraŭ skeptiko dum la du mondmilitoj, Esperanto plifortiĝis. Gastigi la Konferencon en Tanzanio malfermis la vojon al la tutmonda esperantistaro por engaĝiĝi kun nia lando.
Mi instigas koncernatojn de Royal Tour, nome la Tanzanian Turisman Oficejon (TTB), Ngorongoran Naturprotektejon (NCAA), Tanzaniajn Naciajn Parkojn (TANAPA) kaj aliajn agentejojn, utiligi nian teamon por surmerkatigi kaj antaŭenigi Tanzanian turismon mondskale. La venontjara Konferenco en Ĉeĥio donas bonegan ŝancon konkeri la orient-eŭropan merkaton, same kiel Ĉinion kaj Japanion.
Ni estas plene decidintaj uzi ĉi tiun platformon por diskonigi Tanzanion tra la mondo per Esperanto. Vivu Tanzanio!
Germanio, s-ino Martina Sachs-Bockelmann, sur memorinda foto kun masaja virino en la distrikto Arumeru.
450 nombro de partoprenantoj
ESPERANTO MALLONGE
Esperanto estas internacia helplingvo konstruita fine de la 19-a jarcento de L. L. Zamenhof, pola-juda okulkuracisto. Li publikigis la unuan libron detaligante la lingvon, Unua Libro, en 1887 sub la pseŭdonimo D-ro Esperanto, kiu signifas “tiu, kiu esperas”. Esperanto celas esti facile lernebla, politike neŭtrala lingvo, kiu spronas komunikadon kaj kompreniĝon inter homoj de malsamaj gepatraj lingvoj, antaŭenigante pacon kaj internacian kunlaboron.
La gramatiko de Esperanto estas tre regula, kun simpla kaj kohera strukturo. Ĝi ne havas neregulajn verbojn kaj ĝia vortprovizo kreiĝis el pluraj eŭropaj lingvoj, igante ĝin relative facile lernebla por parolantoj de tiuj lingvoj.
Kvankam Esperanto neniam iĝis universale parolata lingvo, ĝi havas komunumon de fervoraj parolantoj tra la mondo. Esperanto estas uzata en internaciaj vojaĝoj, korespondado, kulturaj interŝanĝoj kaj eĉ en literaturo. La lingvo havas sian propran kulturon kun originala literaturo, muziko kaj eĉ filmoj produktitaj de ĝiaj parolantoj.
KIOM DA HOMOJ PAROLAS ESPERANTON
Taksoj de la nombro da Esperanto-parolantoj multe varias. Ĝenerale oni taksas, ke inter 100 000 kaj 2 milionoj da homoj povas diversgrade paroli Esperanton.
Malmulto da homoj, eble kelkaj miloj, estas denaskaj parolantoj, kiuj kreskis en hejmoj kie Esperanto estis unu el la lingvoj parolataj. Kvankam Esperanto neniam atingis la vastan alprenon antaŭviditan de sia kreinto, ĝi konservis stabilan kaj aktivan komunumon de parolantoj dum la jaroj.