Amevor Koadjo, togolanda artisto

Rovema, artista nomo de Amevor Koadjo, estas la aŭtoro de la muzikpeco Libereco: https://www.youtube.com/watch?v=vKMoauvNde8

Naskiĝinte en Tsevie (Togolando) en la jaro 1958, s-ro Amevor Koadjo, esperantisto ekde 1990 danke al perkoresponda kurso de Hans Bakker, vojaĝis kaj instruis Esperanton tra afrikaj landoj:  Ebura Bordo (1990 – 1992), Gabono (2007 – 2012) kaj en Togolando, kie li ankaŭ estis vicprezidanto (2005-2006) de la landa asocio (UTE). Li instruas pri muziko en privata lernejo kaj per sia gitaro ankaŭ faras koncerton dum geedziĝaj festoj, Esperanto-aranĝoj (togolandaj kongresoj, IJK 2017). Li tiel havas iom da mono por vivteni sin kaj okupiĝi pri liaj du filinoj. Li havas kantojn originale verkitajn kaj ankaŭ tradukitajn, sed ne povas eldoni ilin, pro limigita rimedo.

Rovemo pensas ankaŭ pri la 109-a UK venontjare en Aruŝo kaj spontanee provkreis kanton prie. La kanton li nun profesie aranĝas per sono de tamtamo, registrado en studio kaj tradiciaj afrikaj frapinstrumentoj. Riĉigo de la kanto estas maniero por li montri sian talenton kaj per tio reklami la 109-an UK.

Eblas kontaktiĝi kun Rovema retpoŝte per: amevorkoadjo@gmail.com

Afiŝu Komenton