Miora Raveloharison, premiito de Deguĉi 2023

UEA starigis la Premion Onisaburo Deguchi (https://uea.org/teko/regularoj/regularo_premio_deguchi) – aŭ Premio Deguĉi – en la Jubilea Jaro 1987, pere de fonduso proponita kaj starigita de Esperanto-Populariga Asocio de Oomoto (EPA), faka organizaĵo en kunlaboraj rilatoj kun UEA. La premio distingas meritajn agantojn, kiuj longtempe laboras per Esperanto, por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de D-ro Zamenhof kaj la instruoj de la religia gvidanto de Oomoto, Onisaburo Deguchi (Deguĉi). Spegule al iliaj ideoj la premio ankaŭ celas honori tiujn, kiuj pleje kontribuas al la realigo de la bazaj celoj de UEA.

La Premio Deguĉi konsistas el diplomo kaj monsumo de 1000 EUR. Ĝis nun 30 homoj kaj 8 iniciatoj estis premiitaj kaj nun estas anoncata la 31-a homo. Per decido de la Estraro de UEA la Premio Deguĉi de la jaro 2023 estas aljuĝita al:

Miora Raveloharison.

Doktorino RASOHARINAIVO Mioranantenaina, pli konata kiel Miora Raveloharison, naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1980 en Antananarivo, la ĉefurbo de Madagaskaro. Ŝi estas lertigistino kaj nuntempa membro de la Afrika Komisiono de Universala Esperanto-Asocio, respondeca pri virina agado kaj kulturo. Ŝi kaj la edzo estas gepastoroj, gepatroj de juna filo, Jonathan.

Ŝi konatiĝis kun Esperanto, kiam ŝi studis en liceo, en 1997, per libreto verkita en multaj lingvoj, unu el tiuj estis Esperanto. Pro scivolemo ŝi esploris pri la lingvo kaj eklernis ĝin. Helpis ŝin kompletigi sian lernadon kaj definitive esperantistiĝi la libro “Dio estas Amo”, de la bretono Erwan ar Menga.

Laborante en la sudorienta parto de sia lando, ŝi trovis okazon komenci instrui Esperanton kaj anoncis sian kurson en la regiona radio dum 15-minuta programero. Tiam aperis ŝiaj unuaj 23 gelernantoj. Ŝi ne plu ĉesis instrui la lingvon. Ŝi aparte instruas al infanoj kaj gejunuloj, uzante instrumetodon bazitan sur la uzo de kantoj, ludoj, ekskursoj kaj kulturaj interŝanĝoj, donante plezuron al la sperto lerni.

Frue post sia lernado ŝi komencis korespondi kun aliaj malagasaj esperantistoj kaj ekaktivis en la landa movado. Ŝi partoprenas en diversaj agadoj, movadaj, edukaj kaj socicelaj. Ŝi ofte prelegas, gvidas trejnadojn, organizas konferencojn kaj kongresojn, diversfoje dividante siajn spertojn, cele ĉefe al la evoluigo de junulinoj kaj virinoj. Kun Alexandrine Omba el D. R. Kongo ŝi fondis Esperantistan Virinan Asocion en Afriko (EVAA) kaj en 2018 organizis la 1-an Afrikan Kongreson por Virinoj (AKVo), kiu okazis en Madagaskaro. Ŝi nuntempe estas en sia dua mandato kiel membro de la Afrika Komisiono de UEA. Ekde 2008 ŝi ankaŭ estas prezidantino de madagaskara sekcio de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI). Ŝi estas kunlaboranto en agado de la Universitato de Sevilo, kunordigita de Prof. Vicente (Viko) Manzano-Arrondo. Ŝi lastatempe kunlaboras kun aliaj malagasaj esperantistoj por revigligi la landan asocion de UEA kaj ĉiujn sekciojn de aliaj Esperanto-organizoj en Madagaskaro.

Ja renkontiĝoj en ŝia lando aŭ en aliaj landoj, inter homoj de diversaj kulturoj en la mondo, fizike aŭ virtuale, markas la ĉiutagan Esperanto-vivon de Miora. Por ŝi Esperanto estas grava, aplikata kiel ilo por paca komunikado kaj disvolviĝo de solidareco kaj empatio inter homoj. Por ŝi la Esperanto-mondo estas mondskala interŝanĝejo, kie homoj estu instigataj malkovri unuj la aliajn, ricevi, kunhavigi, ĝui la diversecon de la mondo. Ŝi laboras, por ke Esperanto malfermu al homoj pordon al mondkomunikado.

UEA uzas la okazon anonci pri la premio al Miora por gratuli ŝin kiel la unuan afrikanon, al kiu la premio estis aljuĝita kaj ankaŭ al EPA pro ĝia 100-jariĝo en 2023. La Premio Deguĉi estas inter la plej prestiĝaj de la Esperanto-movado.

Afiŝu Komenton