Renato Corsetti (Italio)

Forpasis Hans Bakker. Tute prave oni nomas lin “patro de Esperanto en Afriko”. Fakte antaŭ li estis eŭropaj esperantistoj loĝantaj en Afriko, estis la provoj de Tibor Sekelj informi pri Esperanto en afrikaj landoj, estis la ideoj de TEJO, kiu eĉ havis kelkajn afrikajn aktivulojn komence de la 70-aj jaroj kaj ĉefe havis la ideon, ke la Esperanto-movado ne devas resti eterne eŭropa.

Sed la vera efektiviganto de tio estis Hans Bakker per regula kaj postula laboro de sia hejmo.  Li metis anoncetojn en afrikaj revuoj kaj korespondis kun la interesiĝantoj. Hans sukcesis enplekti la tutan eŭropan movadon, kiu volonte helpis sendi lernomaterialon, korespondi kun la lernantoj, helpi la lernantojn okaze de vojaĝoj al Eŭropo. Kio restas el tiu grandega laboro? Multaj parolantoj de Esperanto sed malmultaj esperantistoj. La generacio de la lernintoj de Hans ne ĉiam vere transformiĝis al afrikaj Hans-oj, al disvastigantoj de Esperanto en Afriko pro nur idealaj celoj. Nun post jardekoj, tamen, tio estas pli kaj pli komprenata.

Efektivigi tion nun estas la tasko de la Afrika Komisiono de UEA, kiu devas eduki la afrikajn esperantistojn al sindediĉo al la afrika movado nur pro la movado kaj ties idealoj. Nun estas la momento fari al Hans grandan donacon: igi la afrikan movadon sendependa de Eŭropo.

Afiŝu Komenton