Mi havis ŝokon, leginte pri la forpaso de Hans Bakker, sed homoj kiel li neniam mortas. Mi mem ne lernis de li, sed de homoj kiujn li iam instruis. Tiuj ĉi povas pli bone ol mi alparoli vin omaĝe al li.
Sed kiel “nepo”, mi kompatas al la doloro de la familio Hans kaj benas la memoron de tiu elstara, bonkora, modesta, malavara, humanista… esperantisto.
Nun pli ol neniam, ni afrikanoj mem devas daŭre flegi la arbon postlasitan de Hans por iompostioma pliprofundiĝo de la radikoj kaj grandiĝo de la branĉoj tra la tuta Afriko!
Miajn sincerajn kondolencojn.