Diluvo en Uvira, penia kruco por la popoloj

Estas konate, ke la urbo Uvira kaj la tuta orienta parto de DR Kongo dum jaroj plej forte suferas pro nesekureco, konfliktoj kaj endemiaj malsanoj kiel ĥolero, malario kaj ebolo. Sed ekde la mezo de aprilo ĉi-jare la urbo travivas historie senprecedencajn inundojn, kiuj minacas komplete neniigi la urbon. Pro la torentaj pluvoj la riveroj kaj lago Tanganjiko montriĝis pereigaj, subite transbordiĝinte en la ĉirkaŭaĵojn kaj kaŭzis la morton de pluraj personoj, kortbestoj kaj faris gravajn materialajn damaĝojn. 

Pluvegis la tutajn nokton de la 16-a kaj matenon de la 17-a de aprilo. Tiuj pluvoj inundis la riverojn, kiuj siavice kovris la urbon Uvira, detruante konstruaĵojn, forportante kioskojn kaj multajn aliajn valoraĵoĵn. Ĝi mortigis homojn, kies precizan nombron oni ankoraŭ ne scias. Multaj familioj ĝis nun ankoraŭ pluserĉas sian domon en kiu restis familianoj, kiuj ne sukcesis vekiĝi kaj fuĝi elhejme.

Ĉ. 40 mortintajn korpojn oni retrovis en la koto la postan tagon, sub daŭrantaj pluvoj. Pluraj miloj da familioj perdis sian hejmon. La plej grandajn ĝisnunajn damaĝojn, mortojn kaŭzis la subita altiĝo de la rivero Mulongvo. Tiu ĉi detruis eĉ la ĉefajn vojon kaj ponton, ligantajn la urbojn Bukavu kaj Uvira, kio ĉesigis la trafikon inter tiuj du urboj nun.

Komence estis timo pri la esperantisto Sosteno Emmanuel, la prezidanto de la Esperanto-Klubo de Uvira, sed li ja bonfartas same, kiel ĉiuj aliaj surlokaj samideanoj, nome Ramazani Nanjira Amiso, Espoir Ngoma Kasati, Mbomba Kuluba, Bukuru Nabahena kaj aliaj. Neniu esperantisto pereis en la katastrofo, feliĉe. Sed bedaŭrinde multaj el ili perdis komplete siajn enhejmajn havaĵojn. Tiuj pormomente fuĝis al lernejoj kaj preĝejoj, kie ili tranoktas en tre mizeraj kondiĉoj.

La situacio en la urbo Uvira ankoraŭ pli malboniĝis. Kvazaŭ ne sufiĉus la tragedia inundego, perdinte siajn havaĵojn, la elsaviĝintoj alfrontas nun la problemon de malario. Estas pluvsezono, multiĝas la kuloj, sed la homoj pludormas sen kulvualoj. Mankas trinkebla akvo, la sola ŝtata akvoproviza infrastrukturo en la urbo ĉesis funkcii pro detruiĝo. Pluraj homoj ankoraŭ ne havas eblon lavi sin aŭ ŝanĝi siajn vestaĵojn. Uvira iĝis vere fantoma urbo ne nur pro la inundego, ebola kaj koronvirusa malsanoj, sed ankaŭ pro la malsato, haŭtmalsanoj, ĥolero kaj grandiĝantaj problemoj de malsekureco kiel ŝtelado, rabado…

La trafitaj esperantistoj en Uvira bezonas urĝe subtenojn. Ili bezonas nutraĵojn por pluvivteni sin, vestaĵojn por surmeti, kuracilojn, iom da mono, kiu utilus por plibonigo de ilia vivsituacio en la katastrofa periodo. Ĉiu alternativa donaco al la konto “Espero” ĉe UEA kun la celo “Uvira-20” estos same tre bonvena kaj ne malpli dankinda. Subtenante niajn afrikajn aktivulojn, vi pruvos, ke pli ol simpla lingvo Esperanto estas ankaŭ rimedo por la internacia solidareco eĉ en la ekstreme malfacilaj vivsituacioj.

[Afrika Komisiono de UEA]

[N-ro 002/2020.02.05]

Afiŝu Komenton