Senegalo, la lando de la 8-a Afrika Kongreso de Esperanto

Post Buĵumburo en Burundo 2019, la sekva Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) okazos en Senegalo. Tiu estas la unuanima elekto de la ok-persona Afrika Komisiono de UEA vendrede, la 31-an de januaro 2020.

Pri la elekto de la lando por gastigi la AKE-n respondecas la Afrika Komisiono de UEA, kies kunordiganto, François Hounsounou, dissendis jarŝanĝe 2019 malferman alvokon al ĉiuj lokaj E-movadoj kaj landaj asocioj pri la invito de la tutkontinenta renkontiĝo principe por la jaro 2022. Venis 5 kandidatiĝoj, nome de Senegala Esperanto-Asocio (Senegalo), Esperanto-klubo de David (Ruando), Demokrata Kongolanda Esperanto-Asocio (DR Kongo), Esperantoklubo de Ruthuro (DR Kongo) kaj Ganaa Esperanto-Movado (Ganao). Nur la du unuaj kandidatiĝoj alvenis en la fiksita limdato, dum la tri lastaj venis post la fiksita periodo.

Respekte al la decidoj de la 5-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA: Afriko estas granda kontinento; pro tio necesas dividi ĝin laŭ geopolitika organiza modelo por ebligi la migradon de Esperanto-renkontiĝoj…, ĉiuj membroj de la Afrika Komisiono, sub la rigardo de la UEA-estrarano pri Afriko, Jérémie Sabiyumva, elektis okazigi la 8-an AKE-n en Senegalo 2022. 

Tiu decido ankoraŭ praviĝas en tio, ke venis ene de la limdato neniuj aliaj invitproponoj el aliaj regionoj de Afriko krom el la okcidenta (Senegalo) kaj orienta (Ruando kaj Goma) partoj. Sed en tiu ĉi lasta parto de la kontinento ĵus divolviĝis la 7-a Afrika Kongreso. Sekve ne eblus do realigi sinsekve la renkontiĝon en la sama regiono.

Estos interese kaj historie aranĝi la AKE-n en Senegalo, ĉar ĝis nun ankoraŭ ne okazis kongreso en tiu lando, kiu tamen havis dudekon da individuaj membroj de UEA en 2019! Sed antaŭe, Senegala Esperanto-Asocio devos laŭeble baldaŭ prezenti al la Afrika Komisiono detalan planon por la kongresa organizo, kiel memorigindas: la kandidata landa asocio liveros la informojn pri la kongresloko, kongresejo, kongresa dato (konforme al la loka lerneja kalendaro), nomlisto kaj kontaktinformojn de ĉiuj membroj de la LKK por la faciligo de la ceteraj paŝoj en la pretiglaboroj.

La Afrika Kongreso de Esperanto estas la plej prestiĝa Esperanto-kunveno ene de la afrika Esperantujo. En ĝi partoprenas afrikaj esperantistoj sed kutime ankaŭ alikontinentaj por interkonatiĝo cele al informo pri Esperanto. La renkontiĝo okazas ĉiun trian jaran en alia regiono afrika, kutime en decembro, kunlabore inter la Afrika Komisiono kaj unu el la kontinentaj landaj asocioj aŭ grupo de lokaj aktivuloj, sub la egido de Universala Esperanto-Asocio.

[N-ro 001/2020.02.01]

Afiŝu Komenton