109-a UK: senpaga veturigo por la 57-aj ILEI-kongresanoj

Restas nur ĉ. 60 tagoj antaŭ la 109-a Universala Kongreso de Esperanto, la plej granda kaj prestiĝa Esperanto-renkontiĝo en Esperantujo, kiu okazos de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 2024 en Aruŝo, Tanzanio.

521 homoj el 61 landoj jam enskribiĝis por la aranĝo, celanta celebri unuafoje en la historio Afrikon kaj Esperanton. Ĉu vi scias, kion tio signifas? Restas ĉ. pliaj 479 aliĝintoj por atingi la antaŭviditan nombron de UK-anoj!

La enskribiĝo pluokazas kaj la LKK ne dezirus, ke ankoraŭ hezitantaj homoj maltrafu ĉi tiun historian okazon (re)viziti Tanzanion en unika universala Esperanto-etoso! Se vi iam havis intencon vojaĝi al la kontinento de Nelson Madiba Mandela, de Wangari Muta Maathai kaj aparte al la lando de Julius Kambarage Nyerere nun estas la tempo tion fari.

Se vi bezonas iom da kroma instigo por decidi, jen kion la LKK proponas al vi: senpagan veturigon de la flughaveno Kilimanĝaro al la kongresurbo. Valoro de tiu ĉi gratifiko en monkvanto estas 50 €!

Kiel skribite pli frue, tiu ĉi senpaga oferto celas ILEI-ulojn kaj ĝi estas valida por tiuj, kiuj estos partoprenantaj en la 57-a ILEI-kongreso en Brazilo kaj kiuj registriĝos por la 109-a UK inter la 20-a kaj la 27-a de julio 2024. LKK volas rekompenci tiujn, kiuj faras rapidajn decidojn. Bonvolu pripensi, ĉar la retrokalkuloj jam komenciĝis!

Se vi havas demandojn pri la kongreso ĝenerale, skribu al: kongresoj@co.uea.org

Kaj ĉar la LKK ŝatas igi la restadon de ĉiuj en Aruŝo agrable neforgesebla, specialaj surprizoj atendas ĉiujn kongresanojn surloke.

Registriĝu por la kongreso ĉe https://uk.esperanto.net/2024/, proponu programero(j)n kaj ĝis baldaŭ. Kune ni briligu Afrikon kaj Esperanton.

Costantine S. Mashauri
Prez. de la 109-a UK-LKK

Laisser un commentaire