Esperanto en la 3-a Forumo de la Juna Knabino

En Togolando kaj pli precize en la Togolanda Centro por Ekspozicioj kaj Foiroj de Lomeo (CETEF), malfermiĝis la 3-a Forumo de la Juna Knabino la 27-an oktobro 2023.

Ĉi-jare pluraj asocioj, inkluzive de Agado por la Progresigo de Esperanto en Togolando (APETO), vere respondis al la evento per sia partopreno en la ĵusa malferma ceremonio. Ni laboris diligente por rimarkigi nian partoprenon. Krom aktive kontribui al la programoj, ni produktis ankaŭ E-kalendaretojn kaj flugfoliojn surloke kaj proprarimede por informi kaj konsciigi pri la internacia lingvo aliajn partoprenantojn. Kvankvam ni ​ne povis mendi budon pro limigita rimedo, en la praktiko, s-ino Kossivi Massan Judith kaj mi reprezentis la mondon de Esperanto. Ĉi-matene ni disdonis plurajn centojn da flugfolioj, kalendaretoj kaj kolektis nomojn de interesatoj pri Esperanto.

La evento estas rendevuejo por interŝanĝoj inter gejunuloj kaj kunhavigo de spertoj kun influaj personoj por konstrui inkluzivan estontecon kune. Knabinoj, junulinoj, junaj viroj, gepatroj, metilernantoj, opiniestroj, publikaj figuroj (artistoj, kulturaj agantoj, ktp.) politikistoj, kaj handikapuloj… ĉiuj ĉeestis ĉi-matene. Pluraj junularaj asocioj kaj pli ol 12 000 vizitantoj estas atendataj dum la 3-taga foruma periodo.

Se vi interesiĝas pri Esperanto en Afriko kaj volas kaj povas subteni nian agadon, ni ne malpli dankos por via donaco al la konto de APETO ĉe UEA: apto-c 

Afiŝu Komenton