Esperanto-instruanto serĉata!

Ĉu vi kutimas instrui Esperanton, ĉu vi povas liberiĝi de septembro al decembro 2022 kaj pretas vojaĝi al Senegalo? Legu la alvokon por instrui kun stipendio en Dakaro. Tiu komuna projekto de UEA kaj ILEI, kadre de la kampanjo Hans Bakker de la Afrika Komisiono de UEA, fortigos la senegalan movadon subtene al la 8-a Afrika Kongreso de Esperanto, kiu okazos fine de decembro en Tieso (Thiès), 70 km for de Dakaro. Kandidatiĝu!

Afiŝu Komenton