Superrigardo 2015

Periodo de la raporto: de la 01-a de januaro ĝis la 31-a de decembro 2015

Afrika Komisiono de UEA per la Fondaĵo Afriko povis okupiĝi pri Esperanto en la kontinento kaj mem aŭ en ligo kun amikoj de Afriko kaj lokaj agantoj realigi kelkajn konkretajn agadojn en la jaro, laŭ la strategiaj prioritatoj de Universala Esperanto Asocio.

Konsciigo

La komisiono, danke al la informaj materialoj, kiujn ĝi produktis pri Esperanto, informis pri Esperanto en la reto kaj ankaŭ en ĉeestaj aranĝoj, ekzemple dum la universitata foiro en Togolando. Ni kreis retpaĝaron www.esperantodkea.jimdo.com por la kongolanda Esperanto-asocio DEKA, kaj unuafoje sukcesis reklami la lingvon en Suda Sudano, pri kiu estis kreita jena provizora retejo: www.esperantosudan.jimdo.com. La komisona retpaĝaro, same kiel tiuj de lokaj grupoj kaj asocioj, nutriĝis regule per freŝaj E-novaĵoj.  La bulteno Esperanto en Afriko eldoniĝis rete kaj paperforme dufoje sub la redaktoreco de Jean Codjo. Aliflanke, ĉiuj kvar jarnumeroj de la retrevuo Babilanto aperis kaj printeblas ĉe www.esperanto-en-togolando.jimdo.com/babilanto. Kreiĝis novaj efikaj retlistoj por la helpkomisionanoj kaj la konsilantaro; aparte mencinda estas la fejsbuka diskutlisto starigita de la komisionano Emile Malanda Nianga. Tiu ĉi forumo kunligas nun pli ol 100 afrikanojn en libera ideoŝanĝa umado. En la kadro de la agado en la landoj BRICS, Elisée Byelongo Isheloke iniciatis laborrilatojn en Suda Afriko kun Dr Fu, la estro de la enlanda Confucea Instituto.

Kapabligo

Tiukampe okazis kontribuo al edukado en Afriko. Krom la ĉeestaj kursoj de Esperanto en la E-centro de Rumonge kaj en lernejoj de Lomeo kaj universitato de Kinŝaso, lerno-kunvenoj kaj instruaj aranĝoj (i.a. perkorespondaj) okazis en lokaj kluboj tra Burundo, DR Kongo, Madagaskaro kaj en multaj aliaj landoj per helpo de lokaj agantoj. De la Afrika Oficejo en Benino disiris lernomaterialoj al ĉiuj, kiuj petis, ekzemple al Tanzanio, Niĝerlando, Kenjo ktp. La komisiono helpis en la organizo de la dua seminario pri Aktivula Maturigo en DR Kongo kaj nun estas en kunpreparado de la tria Afrika AMO, kadre de la sesa Afrika Kongreso en Bunda, Tanzanio, en la du unuaj kongresaj tagoj.

Komunumo

Ni havis kontakton kun delegitoj, fakaj asocioj cele al ilia revigligo. Same, estis entuziasmigo de la rilatoj inter esperantistoj per interkomunikado en la dissendlistoj de ĉiuj unuopaj landoj. Dudeko da tiaj listoj nun funkcias en la kontinento kiel forumoj, kie oni informis pri siaj agadoj kaj levis diversajn demandojn pri la lingvo kaj la komunumo. Ne necesas prisilenti novajn eblojn por pruvi la utilon de Esperanto en la ĉiutagaj vivagadoj, des pli ke en Togolando grupo da aktivuloj prenis sur sin ĉiukunvene instrui al interesuloj pri manlaboraj aferoj per Esperanto, kadre de la tradicia Babilmanĝa Renkontiĝo en la ĉefurbo.  En februaro Lukasz Zebrowski, tiutempa prezidanto de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) vojaĝis al Burundo. Lia vizito al Afriko i.a. celis transdonon de kolektitaj materialoj de TEJO kiel komputiloj kaj televidilo al la burunda asocio kaj esploron pri fareblo de la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en tiu lando. Unuopaj komisionanoj partoprenis Esperantajn aranĝojn kaj kunvenojn, i.a.Tagon de Esperanto kaj Zamenhof-Tagajn renkontiĝojn en Benino, DR Kongo, Madagaskaro, Togolando, dum la komisiono sendis salutmesaĝojn al kelkaj aranĝoj en kaj ekster la kontinento.Tanzanio finfine estos la lando de la 6-a AKE, pro la subita politike malfacila situacio en Burundo. La komisiono do aktive kaj multflanke kunprepras tiun kongreson, kiu disvolviĝos inter la 24-a kaj la 31-a de decembro 2016. Tiurilataj materialoj haveblas per la retpaĝaro: www.esperanto-afriko.org. Aliaj atingoj koncernis kontribuon al Esperantaj amaskomunikiloj per artikoloj al gazetoj (ekz. la UEA-organo Esperanto), voĉregistraĵo pri la lingva situacio en Togolando ĉe la reta radio Mozaiko, kolekto kaj enretigo de verkaĵoj de afrikanoj, kaj serĉon de provlegantoj kaj de rimedo por elpresi la lernolibron de e-isto Emmanuel Rafiki, sen forgesi eldonon de la lernolibro Esperanto mu Kikongo [Esperanto el Kikongo] far esperantisto Batangu Mpesa, membro de la landa asocio DKEA.

Kunordigo

Kiel en la pasintaj jaroj, la komisiono konsilis la Estraron de UEA pri evoluo de la agado en Afriko, kaj plie ĝi agis por la temo “La Jaro de la Lernanto“, kaj informis pri servoj kiel la programo “Ni semas“. La Afrika Oficejo eksurvojis al modernigo; venis tiucela subteno pri la oficeja taskaro, kiu pli kaj pli plenumiĝis efike kaj profesie, danke al firmigo de la laborrilatoj ene de la internacia reto de kunlaborantoj. Dum la jaro estis kontakto por kunligi Landajn Asociojn, klubojn kaj aparta subteno al kreado kaj plifortigo de Landaj Asocioj en Kenjo kaj Tanzanio. Espereble, tiuj ĉi rapide atingos maturiĝon por peti aliĝon al UEA en la tuj sekvaj jaroj. Ni povis same instigi grupojn kaj landajn asociojn formi virinan, TEJO- kaj ILEI-sekciojn, kaj pridecidis kaj disdonis jaran subvencion al la benina asocio ABeE, al la burunda ANEB, kongolanda DKEA, togolanda UTE kaj al du kluboj en Kenjo kaj Niĝerlando. Klubo en Tanzanio estis premiita en konkurso de la Afrika Oficejo. La komisiono varbis monon por Afrika Fondaĵo kaj por la AKE-6, jen per alvoko al esperantistoj, jen per la vendado de la libro Afrikaj Proverboj. En tiu ĉi monvarbado ege kontribuis kaj ludis ŝlosilan rolon la estrarano Lee Jungkee al kiu ni dankas tie ĉi. La afrikaj budo kaj informkunveno dum la jubilea UK en Lillo estis aranĝitaj kunlabore kun afrikanoj, kiuj sukcesis vojaĝi subtene de UEA aŭ kiuj havis inviton kaj garantion de privataj personoj. La komisiono plie peris abonojn por la revuo Juna Amiko kaj reklamis membrecojn por UEA kaj ILEI. Okazis rearanĝo de la Afrika Komisiono, kies funkciadon prizorgas kvin-persona komisiono kaj dek helpkomisionanoj kun reprezentiĝo el ĉiuj regionoj kontinentaj.

Raportis:

Adjé Adjévi

Kunordiganto de la Afrika Komisiono

Afiŝu Komenton