Superrigardo de 2014

I. INFORMADO – VARBADO

1. Komunik-listoj kaj retejo
La komisiona retpaĝo: <www.esperanto-afriko.org>, daŭre flegiĝis kaj aktualiĝis per freŝaj novaĵoj pri la afrika movado, dum la retlistoj komisiona kaj konsilantara konis novajn aliĝojn, nome membroj de la estraro UEA kaj membroj de landa asocio, sub mastruo de ambaŭ kunordigantoj helpe de s-ro Renato Corsetti.


2. Bultenoj Afrikaj
2.1. “Esperanto en Afriko“, la oficiala organo de la komisiono aperis trifoje en la jaro. Ĝin redaktas Jean Codjo en Kanado, la presado kaj distribuado okazas dank’al la CO. Ĉiuj numeroj de la bulteno troviĝas en la komisiona retejo.
2.2 “Babilanto“ – plia informiva afrika revuo esperantlingva kaj franca, preparata rete de la kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA kaj eldonata kvarfoje jare. Ĉiuj kvar numeroj aperis akurate en la jaro kaj ĉiuj numeroj estas elŝuteblaj per la ligilio: www.esperanto-en-togolando.jimdo.com/babilanto/


3. Radio-elsendoj
“Esperanto En Marche“ radio-elsenda agado de DR Konganoj pluokazis sur la ondoj de la nacia radio-stacidomo RTNC. La programo okazis ĉiun vendredon je la 22h15-23h00 en Kinŝaso ĉe FM 100 MHZ kaj iĝis 12 jara ĉi-jare.
3.1 Radio-reklamoj
En Benino oni partprenis en râdio elsendo-programo, dum en Lomeo, Togolando oni mendis radio-reklamon, lige kun la ago de Esperanto, la 26-an de julio.

II. INSTRUADO
1. Lingvaj kursoj
La asocio “ Esperanto Plus“ de s-ro Jean-Pierre Marcq (www.esperantoplus.jimdo.com), kiu subtenas ankaŭ afrikanojn okazigis brile kaj sukcese “Nomad’kursoj“ kunlabore kun la kunordigando de la Afrika komisiono. Tiuj kursoj dum plena monato arigis 12 partoprenantojn de Francio tra Alĝerio, Burkino kaj Togolando, kie aldoniĝis al la grupo 4 afrikanoj.
2. Seminarioj
Benina Organizo de Junaj Esperantistoj (BOJE) okazigis seminarieton kun celo montri, al gejunuloj de Lokossa kaj Adohoun Koĝi kiuj montris interesiĝon pri la movado, la utilecon de Esperanto.
La sepa seminario Aktivula Maturigo (AMO-7) okazis en Lomeo, Togolando, kun entute 29 ĉeestantoj el 5 el Benino, Ebura Bordo, Niĝerlando, Togolando kaj Svislando. Ekstis deziro, ke AMO-seminario okazu en Afriko ĉiujare, kaj jam propono de DR Kongo por 2015 iris al la estraro de UEA, kiu lasta-tempe akceptis ĝin.
3. Ĉeestaj kursoj
La togolanda asocio UTE kune kun sia eduka fako aranĝis du monatan ĉeestan kurson al progresantoj kaj komencantoj kun ekzamensesio ĉe la fino en la lernejo Instituto Zamenhof.
En la kenja ĉefurbo Nairobo fondiĝis E-klubo pro vizito kaj instrua laboro surloka de esperantisto el Sudafriko, nome Elisee Byelongo. En alia urbo Nandi Hills, e-isto Evans Ochoki aranĝis renkontiĝon en kiu ĉeestis 24 kunvenantoj.

III. PRAKTIKADO DE LA LINGVO
1.Donacoj de materialoj, eldono de libroj kaj artaĵoj
La libro-eldonejo Eldona Societo Esperanto en Svedio sendis senkoste libropakaĵojn al kvar aktivaj Esperanto-organizaĵoj en Afriko.
La prezidanto de ABeE kaj fondinto de NRo “Infanoj Ĉirkaũ Afriko’’ lanĉis aktivaĵon “Lerni Esperanton per lokaj lingvoj’’ kaj tiel eldonis en lokaj lingvoj beninaj broŝurojn, kiujn eblas aĉeti ĉe la libro-servo de UEA.
S-ro Lee Jungkee, estrarano pri Afriko, eldonis en Koreio la libron “Afrikaj Proverboj“ de esperantisto Adjé Adjévi. La libro estas aĉetebla tra UEA kaj ĝia tuta vendoprofito estos por Fondaĵo Afriko ĉe UEA.
Nederlandano Joeri Smolders, kiu vojaĝis kaj havis agrablan renkontiĝon en Kampalo kun lokanoj. Li transdonis librojn, kursojn kaj aliajn materialojn. Ilia revo pri la movado en Ugando estas granda, sed ankoraŭ mankas instruistoj.
Dank’ al subteno el SAT-amikaro, konga esperantisto Jeremie Kahindo Jacques produktis filmon pri infanaj rajtoj. Parto de la produktaĵo spekteblas en la reto: https://www.youtube.com/watch?v=ebgOo0iMdD4
2. Lige kun jaro M60
La komisiono por Unesko en DR Kongo agnoskis la landan asocion DKEA kaj establiĝis partenera rilato inter ambaŭ organizaĵoj. En Togolando okazis vizitkontakto kun la nacia ĝenerala sekretario por Unesko. Kunlabore kun la Afrika Komisiono de UEA, la prezidanto de ILEI ricevis atestilon de asociigitaj kluboj kaj centroj de UNESCO pro partopreno kaj kunlaboro kadre de AMO7. Tiu ilo certe kontribuos al reakiro de la statuso de NRO de ILEI ĉe Unesco, kio ĝi intertempe perdis.
3. Esperanto Tago kaj Tago de Zamenhof
Benino kaj Togolando en la kontinento okazigis Tagon de Esperanto. Ambaŭ landoj respektive en la naciaj lingvoj (Evea kaj Fongbe) mendis afiŝon de UEA, kies kopioj estis, ĉu afiŝitaj en publikaj lokoj, ĉu disdonitaj informe pri la Tago mem.
Simile, iom post iom, tamen la Tago de Zamenhof fariĝas ankaŭ tradicio en Afriko kaj ĉiu-jare ankoraŭ ĝi estis memorfestita diversmaniere tra urboj de Koĝi (Benino), Rufisko (Senegalo), Lomeo (Togolando).
4. Kongresoj
En Kaburbo, Sudafriko, okazis kongreso de Esperanto-Asocio de Sud-Afriko (EASA). La retejo de la sudafrika asocio estas: http://www.esperanto.org.za
En Togolando la landa asocio UTE tenis sian 22-an Esperanto-kongreson, de la 19-a ĝis la 20-a de decembro, kun partopreno de sesdeko da e-istoj. Ĝia retejo : http://unuighotogolandaporesperanto.jimdo.com/
En la urbo Burĵumbura, Burundo, okazos en 2016, de la 13-a ĝis la 20-a de aŭgusto la 6a Afrika Kongreso de Esperanto. Oni atendas partoprenon de centoj afrikaj kaj alikontinentaj partoprenontoj. Informoj pri la kongreso laŭ mezure, kiel progresas la laboroj aperos ĉe: https://www.esperanto-afriko.org/eventoj.htm UEA kaj espereble ankau aliaj instancoj de E-komunumo finance subtenos tiun projekton.
5. Afrika Oficejo de UEA
La modernigo de la oficejo necesegas urĝe. Kiel rekomendite de la 5 Afrika Kongreso en Kotonuo, jarŝanĝe 2013, konkretaj proponoj por fari taŭgajn movojn por la plifortigo de la kontinenta oficejo estis prezentita al la Estraro, kiu espereble mem esploras pri la farebleco kaj la cetero.
6. Subvencioj al landaj asocioj
Por pluebligi la agadojn de landaj asocioj kaj kluboj ankoraŭ en la jaro 2014 en unuopaj landoj, kelkaj aktivaj asocioj, kiel ABeE (Benino), ANEB (Burundo), DKEA (kongolando), UMA (Madagaskaro), UTE (Togolando) kaj klubo en Niĝerlando ricevis jaran subtenon el la fondaĵo “Afriko “de UEA.
7. IJK, ILEI-Konferenco
Kunlabore kun ILEI, TEJO, AK instigis landajn asociojn kaj aktivajn klubojn esplori pri farebleco de tiuj internaciaj renkontiĝoj en siaj landoj. S-ino Mireille Grosjean, prezidantino de ILEI, mem vizitis 5 eblajn kongresejojn en Senegalo, 3 en Benino, 1 en Burundo kaj 1 en Togolando.

8. Rilatoj kun landoj en la kontinento,
AK iom post iom, sed certapaŝe komencis nutri kaj plifortigi kun helpo de helpemaj esperantistoj en la jaro la ligon kun Kamerunio, Angolo, Ebura Bordo, Ganao, Burkino, Ugando, Tanzanio, Malagasujo.
9. Svedujo ofertis senpagan platformon en sia retejo www.esperantosverige.se (kiu mem baldaŭ funkcios – se ne jam farite – sub la nomo www.intere.se), por komuniko kaj diskutoj pri Afriko kaj inter afrikanoj mem kaj volas afrikan respondeculon por afrika retagado.
10. Membreco en UEA
Afrikanoj ricevis membrecon ĉe UEA en la 2014 danke al la fondaĵo Canuto. En Togolando 32 geesperantistoj estas Kanutigitaj, ekzemple.

AK volas grande danki al ĉiuj, kiuj subtenis kaj subtenas Afrikan Komisionon de UEA, ĉu per agado, ĉu per financo aŭ per konsilo. Ĉiu helpo gravis por pli kaj plia diskonigo kaj fortigo de la movado en la kontinento.
La kunordiganto:

Adjévi ADJE
06 BP.61807, Lomé-TOGO
Telefono:+228 90257549
E-poŝto: adjevia@yahoo.fr 

Afiŝu Komenton