Superrigardo 2016

En la jaro 2016 okazis rimarkindaj atingoj en la kontinento. Disvolviĝis sukcese la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA, eventoj lige al La Jaro de la Lernanto realiĝis, rilatoj kun TEJO neniam antaŭe estis pli proksima kaj firma, plu okazis AMO-seminario, la afrika bulteno aperis regule kaj eĉ reakiris normalan ritmon, kreiĝis la unua retradio… Sed necesas konstante flegi tiujn semojn por iompostioma pli enradikiĝo de Esperanto en la kontinento.

La komisiona bulteno “Esperanto en Afriko” aperis kvarfoje kun la nova redaktoro Adjé Adjévi. La enretigo de la bulteno kaj aktualigo de la retpaĝo okazis sub la prizorgo de Jean Codjo. En Madagaskaro kreiĝis la unua retradio en Afriko, nome Aminda Reta Radio, laŭ iniciato de Fidilalao Henriél Firaisana. La prezidanto de la LKK de la 6-a AKE de UEA Mramba Simba en Bunda, Tanzanio, aranĝis bonan informan agadon tra la urbo kaj la loka radiostacio Mazingira FM rekte elsendis la malfermo jen en Esperanto  jen en la svahila. La Ĝenerala Direktoro de UEA kaj TEJO Veronika Poór kaj la afrika kunordiganto parolis pri TEJO kaj Esperanto en la programoj de la ĉefaj naciaj radio kaj televido en Lome, Togolando. TEJO delegacio kun du togolandaj esperantistoj renkontiĝis kun la direktoro de la kabineto de la Ministro pri Kulturo, Sporto, Artoj kaj Civila Klerigado. Ĉe la radio Alliance FM en Rutshuru Nordkivuo, Kongo, Joel Muhire pluokazigis duonhoran radio-elsendon ĉiumarde tra la jaro. En Kontonuo, Benino, partoprenintoj de TEJO-seminario donis intervjuojn al loka radio, danke al NRO SSB. Dekduo da retpordegoj raportis pri la 6-a AKE. En la togolanda privata ĵurnalo “Forum de la semaine” Adjé Adjévi publikigis pri la Nitra UK. La komisiono ankaŭ laboris por diskonigi Esperanton en fejsbukaj paĝoj.

La plej signifaj eventoj lige al “La Jaro de la Lernanto” estis la okazintaj lingvaj kursoj kaj la 29a AMO-semonario en la tanzania urbo Bunda. Dum la trejnado lertiĝis primovade kaj lingve 40 homoj. Kelkaj el tiuj ĉi trapasis la movadajn ekzamenojn de ILEI/UEA, 8 kandidatoj ekzameniĝis sukcese ĉe la elementa nivelo kaj 8 aliaj ĉe la meza nivelo. Alia novaĵo estis ekfunkciigo de vacapa (populara ŝagtelefona aplikaĵo) klaso por komencantoj el Benino, Togolando, Niĝerlando, Kongolando sub la gvido la komisiona gvidanto. Dudeko da homoj sekvis la kursojn kun pli-malpli bonaj rezultoj. Menciindas ankaŭ E-kurso en la bazlernejo Nijima (Kongolando), tiu organizita de la benina junulara sekcio BOJE kun 41 kursanoj en la aĝo de 12 – 19 jaroj jarkomence, la instrauaj agadoj de Désiré Rabevazaha en Madagaskaro kaj tiuj, kiujn provizis la Esperanto Centro de Rumonge en Burundo. Apartan mencion ricevas la seminario de TEJO en la benina ĉefurbo Kotonuo pri kapablokonstruado de 20 gejunuloj el 4 afrikaj kaj 4 eŭropaj landoj kadre de la Afrika-Eŭropa Junulara Kapabligo (AEJK). Naskiĝis ILEI-sekcio en Tanzanio, ĝi estis oficiale kaj formale agnoskita de la Instruista Ligo dum ĝia 49a konferenco en Nyíregyháza en Hungario.

Nome de la Komisiono Sabiyumva Jérémie esplorvojaĝis al Tanzanio. En tiea norda urbo Bunda okazis la 6a Afrika Kongreso de Esperanto kun partoprenatoj 74 homoj el 8 afrikaj landaj kaj 6 alikontinentaj landoj. Tiu estis la plej multnacia el la afrikaj kongresoj kaj la dua laŭ la nombro de aliĝintoj post la 1-a en Togolando 1990/1991. Partoprenis Stephan MacGill la vicprezidanto de UEA. Gravis planoj por estonteco kaj la kongresanoj kaj aparte afrikanoj en Tanzanio eluzis la okazon interhome diskuti kaj fari proponojn en formo de rekomendoj kaj rezolucio. La kongreso estis sukceso, ĉar pruviĝas la forto de la afrika movado mem aranĝi regule sian kontinentan kongreson en ligo kun diversnaciaj esperantistoj tra la mondo. Parto de la kongreso estis filmita kaj enretigita de prof. So Jinsu. Ĝi spekteblas per la ligilo: https://www.youtube.com/watchv=WXRYlsGNdco 
En Togolando okazis la 24-a  nacia Esperanto-kongreso decembre.

La Afrika Komisiono kunlaboris kun TEJO pri la okazigo de la 73-a IJK en Aného, Togolando. Okazis progreso pri la kongresaj aferoj, TEJO delegacio el kiu estis Arina Osipova respondeca Estrarano pri kongresoj vizitis la kongresejon kune kun Veronika Poór kaj Pierre Vittet, kunordiganto de la AEJK projekto. Tie ili havis gvidon tra la ejn kaj interparolojn kun la lerneja estro. Post la semajna kunveno en Benino venis same alia grupo de TEJO funkciuloj kaj membroj konatiĝi kun la kongresa urbo kaj ejo.

En la Afrika Oficejo de UEA  partatempe laboris Bernard Gnancadja kun helpo de lokaj gejunuloj. Ekster la oficejo kunlaboris Jean Codo, Adjé Adjévi kaj pliaj geamikoj de Afriko. La oficejon vizitis la Ĝenerala Direktoro de UEA akompate de la afrika kunordiganto. La samon poste faris UEA-Estraranino Sara Spano kun sia edzo kaj TEJO sekretariino. En la oficejo okazis informkunvenoj de BOJE kaj aliaj renkontiĝoj, nome kafkraĉoj. AO pliriĉiĝis per dekoj da porteblaj komputiloj donacitaj de kontaktoj de Jean Codjo el Kanado. Ĝi aranĝis konkurson kun monpremio, kaj la premiito estis Esperanto-Rondo de Bunda. Jara subvencio disiris al UEA asocioj en Benino, Burundo, Kongolando, Togolando kaj kluboj en Tanzanio kaj Kenjo. La komisiono eldonis la libron de la 6a AKE. Krom emo pri verkado, kelkaj afrikanoj ankaŭ komponis unuopajn kanzonojn en Esperanto kaj aliaj ankoraŭ produtkis filmon. Ekzemplo de tiu ĉi estas la filmo “Infanaj rajtoj” de Kahindo Jérémie kies parto spekteblas per https://www.youtube.com/watchv=ebgOo0iMdD4. Priskribo pri la filmo aperis en la kontinenta bulteno numero 28.

Dum la 101-a UK en Nitra okazis kunveno pri afrika agado, sub la gvido de Lee Jungkee kaj afrika gvidanto kun apogo de Mireille Grosjeans. Adjé Adjévi deĵoris ĉe afrika budo kaj disdonis informilojn kaj ekzemplerojn de “Esperanto en Afriko” al multaj kongresanoj. Okazis ankaŭ monkolekto por la fondaĵo Afriko per vendo de libroj. Adjévi ĉeestis ankaŭ en la 72-a IJK kaj  la 49-a ILEI-konferenco.

Entute, en 2016 estis kontakto pri Esperanto en 22 subsaharaj afrikaj landoj. El tiuj 17 landoj havas aŭ deklaris asocion, 8 havas aliĝintajn asociojn ĉe UEA, 5 kun landa sekcio de TEJO kaj 6 kun landa sekcio de ILEI. ILEI krome havas reprezentantojn en pliaj landoj.

Raportis la Kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA:

Adjé Adjévi 

Afiŝu Komenton