Prince Henriko (Niĝerio)

Kun kordeŝiro kaj granda doloro mi ricevis la informon pri la morto de la Patro de Afrika Esperanto-Movado HANS BAKKER.

Al mi estis preskaŭ nekredeble, ĉar ni interŝanĝis mesaĝon pri ebla renkontiĝo dum mia vizito al Polando kaj Germanio kaj li informis, ke pro malsaneto kaj malforto, ni ne povis renkontiĝi kaj antaŭ tri tagoj alvenis mesaĝo de li ke li provizore ne respondos al poŝtajoj. La tuta Afriko al kiu li dediĉis plejparton de sia vivo ne forgesos lin kaj ni la disĉiploj  daŭre subtenos liajn revojn por Esperanto en Afriko.

Aliĝu mi en la periodo de honoro kaj funebrado. Eterne en niaj memoroj. Adiaŭ HANS BAKKER

Afiŝu Komenton