Libro pri Tago de Afriko

La libro estas elŝutebla senpage kiel PDF-dosiero tie ĉi

Adjévi Adjé: Libro pri la Tago de Afriko. Lomeo: Afrika Komisiono de UEA, aŭgusto 2020. 32 paĝoj, 21cm. 

Adjévi Adjé estis la ĉefa organizinto de la Tago de Afriko kadre de MondaFest’ 2020 de UEA en la 23-a de aŭgusto. Por informi pri tiu tago kaj pri la Esperanto-agado en Afriko, li kompilis la libron Libro pri la Tago de Afriko.

En la libro aperas prezentoj pri la membroj de la Afrika Komisiono de UEA, mallongaj raportoj pri la agado de tiu komisiono kaj ankaŭ pri la landaj asocioj, kluboj kaj unuopuloj en Angolo, Benino, Burundo, Centra Afriko, Demokratia Respubliko Kongo, Ganao, Gvineo, Kameruno, Kenjo, Madagaskaro, Senegalo, Tanzanio kaj Togolando. Krome estas la programo de la Tago de Afriko, kaj listo de ĉiuj homoj, kiuj enskribiĝis por partopreni en tiu tago.

Libro pri la Tago de Afriko enhavas ankaŭ informojn pri afrikaj Esperanto-libroj kaj diskoj. La redaktinto skribis: “Cetere, mi devas konfesi, ke ni havis iom da problemoj por elekti la prezentotajn afrikajn artaĵojn. Kial? Ĉar la produktaĵoj pri Afriko kaj de afrikanoj, kvankam relativenekonataj en la Esperanta medio, prezentas multajn allogajn titolojn. Ili ĉiuj estas konindaj, legindaj, aŭskultindaj kaj spektindaj por ĉiuj esperantistoj almenaŭ unu fojon en sia vivo. Tra la hodiaŭa programo ni proponas al vi nur parteton de la afrika kultura heredaĵo kaj aparte malgrandan liston de la afrikaj Esperanto-libroj kaj diskoj, kies plimulto mendeblas ĉe la Libroservo de UEA.”

Kun antaŭparolo de la UEA-estrarano Jérémie Sabiyumva kaj enkonduko de la redaktinto mem, Libro pri la Tago de Afriko estas kolore ilustrita kaj redaktita en simpla stilo per facila lingvaĵo. Se vi interesiĝas pri Esperanto en Afriko, nepre legu ĉi tiun libron, ĉar ĝi helpos al vi pli bone koni la nuntempan afrikan agadon. 

Afiŝu Komenton