Henriel F. (Madagaskaro)

Mi malĝojas, aŭdinte la forpason de Hans Bakker. Mi ja perdis amikon kaj samideanon. Mankas al mi vortoj por esprimi tion, kion mi sentas interne de mi.

Hans Bakker estis ne nur esperantisto, sed precipe HOMO, kiu ĉiam klopodis kompreni aliajn homojn. Ne nur kompreni sed ankaŭ amis siajn samsortanojn. Hans Bakker helpis Afrikanojn ĉar li kredis ke Esperanto povas esti utila al ili kaj li estis konvinkita ke Afrikanoj povas esti utilaj al Esperanto. […] Li persiste helpadis Afrikon ĝis sia lasta viv-spiro.

Nome de Afriko, nome de UME kaj de ĉiuj malagasaj esperantistoj, mi omaĝas al tiu eksterordinara samideano, kiun ni devas imiti per nia ago kaj parolo.

Vi ripozu en paco, mia kara Hans Bakker, ni neniam forgesos vin.

Afiŝu Komenton