Kortuŝita estis mi pro la anonco de la forpaso de S-ro Hans Bakker. Ververe Afriko ĵus perdis la pioniran motoron en la historio de sia Esperanto-movado. Dekoj da afrikanoj povis interŝanĝi leterojn aŭ mesaĝojn kun Bakker, sed nur kelkaj havis la oportunon fizike konatiĝi kun li.
Mi, kiel bonŝancohava afrika esperantisto, renkontis lin fizike dufoje. La unua fojo estis kiam mi ĉeestis la 57-an IJKon en Strasburgo (de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2001) kaj vizitis kelkajn amikojn kaj lokojn en Germanio kaj Nederlando. La dua estis dum la 96-a UKo en Kopenhago (2011) kiam li surprize aperis antaŭ mi kaj diris jenon: ” Saluton Latif, mi tute ne povas imagi vin tie-ĉi. Kiel vi sukcesis akiri vizon… ?”. Poste okazis, dumkongrese, alia renkontiĝo kun li, lia edzino kaj Philippe Chavignon el Francio.
Je mia propra nomo kaj tiu de ABeE, mi sincere prezentas kondolencojn al lia edzino Ans kaj al la tuta familio. La foto estis farita dum mia vizito ĉe Hans dum julio 2001. En ĝi aperas ankaŭ mia korespondantino Anneke Schouten el Apeldoorn (Nederlando).
Mi daŭre memoras realisman konsilon de Hans pri la Movado. Dum la jaro 1994, kiam mi ade deziris starigi klubojn kaj varbi multe da estontajn esperantistojn, Hans skribis jenon al mi: «… pripensu kun Jean (Codjo), ĉu vere la nombro de esperantistoj estas grava aŭ ĉu la boneco de la ekzistanta agado estas pli grava. Pripensu kion vi plej bezonas: legaĵojn por instali vian klubon aŭ afiŝojn por varbi?» Jen fakte kiel realisma estis Hans.
Por li, pli gravas havi bonajn esperantistojn ol multajn nebonajn esperantistojn.