Superrigardo pri faritaĵoj dum la jaro 2012

2012 certe markis evoluon en la Afrika movado pli ol en la jaro pasinta. Sub la simbolo de la jubilea jaro 125, afrikaj esperantistoj diversloke entuziasme aktiviĝis per engaĝoj kaj eventoj. Multaj informaj agadoj tiucele iniciatiĝis. Ekzemple en Benino la landa asocio ABeE radio-elsendis en kiu la prezidanto Latifou Gbadamassi prezentis esperanton en la urbo Lokossa. Ankaŭ okazis kunveno lige kun la jaro 125 en Kotonuo, Benino, en kiu prelegis Mireille Grosjean. En Ganao okazis prelego kaj informtago pri Ganaa Esperanto-Movado. En Kongo DR esperantistoj kaj Konga Esperantista Virina Asocio (KEVA) elpaŝis publike per surstrata teatraĵo pri la lingvo dum la semajno de francparolantaro en Kinŝaso kaj ankaŭ aranĝis Esperanto-Tagon. En Madagaskaro la universitata klubo “Amikeco“ festis en sia sidejo CIE. Flanke de Lome, togolandaj esperantistoj ĉirkaŭ Adjé Adjévi aranĝis inforbudon okaze de la kultura foiro en la universitato de Lome dum kiu 254 gestudentoj enskribiĝis por la lingvo. En Togolando ankaŭ lanĉiĝis la retan revueton “Babilanto“ kaj babilmanĝajn kunvenojn por regule informi pri la lingvo. Multegaj el tiuj priskribitaj agadoj estis prezentitaj en lokaj televidoj kaj ĵurnaloj. Ili konsistigis sukcesan kontribuon de Afriko al la internacia jubilea festo de esperanto kaj ludis rolon signifan al la disvastigo de esperanto en la kontinento. Kiel ĉerizo sur kuko, raportindas ke la bulteno “Esperanto en Afriko“, redaktata de Jean Codjo sed presata kaj ekspedata en Nederlando aperigis dufoje en la papera kaj reta formoj. Same, estis regule afiŝitaj aktualaj novaĵoj en Afriko en la paĝaro: www.esperanto-afriko.org kaj en afrika-paĝo en Facebook.

Danke al sindonemaj komisionanoj, okazis ĉeestaj lingvaj kursoj en lokaj kluboj kaj eĉ en la landoj, kie ĝis nun esperanto ne ekzistis. Ekzemple Burkino, kaj tiel multe plu. La kursoj de Mireille Grosjean en Kotonuo, Benino kaj en Rufisko, Senegalo kun sukcesa kunlaboro kun respektivaj landaj asocioj kaj Afrika Komisiono necesas apartan mencion, ĉar estis ankaŭ okazoj por multaj afrikanoj trapasi la internaciajn ekzamenojn de ILEI/UEA. Afrika Oficejo kaj ĝiaj kunlaborantoj en diversaj landoj sendis didaktikajn materialojn al afrikanoj, kiuj petis. Tiujn materialojn la ricevantoj devis kopii surloke, laŭbezone.

10 diversaj landoj ricevis subvenciojn por ebligi agadojn en la jaro. Temas pri Benino, Burundo, Gabono, Ganao, Kenjo, Kongo DR, Niĝerlando, Senegalo, Togolando, Ugando. En Togolando okazis la 20-a landa kongreso kun renovigo de la landaj gvidorganoj, dum en Benino Tejo sekcio BOJE revigliĝis per elekto de provizora prezidanto. La tradicio pri la Zamenhofa Tago respektiĝis diversmaniere en beninaj lernejoj, en Lome kaj en multaj aliaj urboj afrikaj.

Eŭropaj esperantistoj denove turismis en Afriko kaj helpis la evoluprojektojn en la kontinento. La ŝipokrozado de Kaburbo (Cape Town, Sud-Afriko) tra Namibio, Senegalo, Kanariaj Insuloj, Madera al Eŭropo – Malaga-Genova foje kun vizitoj al lokaj esperantistoj organizite de Esperantotur kaj Andrzej Grzębowski menciindas same, kiel traveturado de ĉinaj komercistoj en Afriko por serĉi surlokajn helpantojn inter la parolantoj de Esperanto.

Afrika Komisiono kaj Afriko estis reprezentitaj dum la UK kaj IJK en Hanojo, Vietnamo per Jérémie Sabiyumva el Burundo kaj kelkaj aliaj esperantistoj el Niĝerio kaj Kongolando DR.

En Afrika Oficejo estas du novaj volontuloj nome de Bernard Gnancadja kaj Émile. Ili estas neniuj krom ekslernantoj de la lernejo Jules Verstraeten de Koĝi en Benino, kie infanoj ne nur lernas pri skribado kaj kalkulado sed ankaŭ pri esperanto.

La komisiono pretigis sian laborplanon, en kiu estas emfazo pri kursoj en altlernejoj kaj seminarioj en landaj asocioj por ke la membroj edukiĝu lingve kaj movade. Ni sukcesis kunlabori kun la organizo Scio Sen Bariloj kaj ABeE por lanĉi preparlaborojn al la 5-a Afrika kongreso de Esperanto kiu okazos jarfine 2013 en Kontonuo, Benino, post 17 jara paŭzo. La Kongresa Organiza Komitato komencis kampanji kun konstanta monkolektado por partoprenigi grandan nombron de afrikaj aktivuloj al la kongreso. La organiza komitato kontakteblas je ake-2013@yahoogroups.com

Se estas lando en kiu esperanto ankoraŭ ne eniris en Afriko, la kaŭzo ne estas mankanta entuziasmo far afrikanoj. La komisionanoj proponis instruvojaĝojn al najbaraj landoj, kaj ankaŭ en tiuj landoj deziro lerni ekzistas. Simple: la financoj de la fondaĵo Afriko de UEA ŝrumpas. Veturado tra Afriko multe kostas, kaj la volontulaj instruistoj ne povas pagi plenan veturadon. Sed ni volas diri dankon tie ĉi al geamikoj de Afriko: Jeanne Marie Cash el Francio, Monika Molnar el Svislando, Denes Partay el Hungario, Samuel Green el Usono, Sabine Hauge el Germanio, Sat Amikaro, Esperanto-Francio kaj multegaj aliaj anonimaj subtenantoj, kiuj sendis ĉu materilojn rekte al afrikaj esperantistoj unuopulaj, ĉu donacis al Afrika fondaĵo de UEA. Danke al tiuj donacetoj la klopodoj disvastigi Esperanton daŭre plifortiĝas en Afriko.

Adjé Adjévi, la kunordiganto de la Afrika komisono de UEA

Afiŝu Komenton