Reviziita Regularo de la programo “Ni semas”

Prezento

La programo Ni semas estas programo de Universala Esperanto-Asocio (UEA), lanĉita en 2015 kiel subvenciprogramo por malgrandaj Esperanto-projektoj. Ekde 2022 ĝi estas sub kunordigo de la Afrika Komisiono de UEA kaj subvencias Esperanto-projektojn en la kontinento Afriko.

Celoj

Ni semas celas subvencii projektojn por Esperanto en Afriko, kiuj kontribuu por konsciigo pri Esperanto en la kontinento, pri kapabligo de afrikaj esperantistoj aŭ pri fortigo de la afrika Esperanto-komunumo.

Financado

La Estraro de UEA interkonsiliĝe kun la Ĝenerala Direktoro devas ĉiujare decidi pri buĝeto por la programo. La Ĝenerala Direktoro difinas el kiu fonto devos veni la buĝetitaj rimedoj. La buĝeto ebligu por unu sama jaro minimume kvar subvenciojn de po €100 plus transpagaj kostoj de ĝis 10% de ĉiu subvencio (do minimuma jara buĝeto estas inter €400 kaj €440). La Afrika Komisiono ricevas la jaran buĝeton de la programo kaj respondecas pri ĝia administrado kaj transdono de la subvencioj al aprobitaj Esperanto-projektoj.

Petoj

Rajtas peti subvenciojn unuopuloj, kluboj, Esperanto-centroj, Landaj aŭ Fakaj Asocioj aŭ aliaj kolektivoj, kies projektoj kontribuas en konkreta maniero por la celoj de la programo.

Post la difino de la jara buĝeto de la programo la Afrika Komisiono devas alvoki por subvencipetoj per oficiala komuniko (ekz-e la bulteno Afriko en Esperanto, la revuo Esperanto kaj/aŭ Gazetara Komuniko de UEA) kaj specifi kondiĉojn ĉu por partopreneblo en la programo ĉu por subvenciebloj.

La petantoj devas klare prezenti la projekton, kial oni bezonas la subvencion kaj kiel oni planas ĝin uzi ene de maksimume unu jaro. La Afrika Komisiono povas starigi specifan formularon por la subvencipetoj. Oni rajtas aldoni al la peto suplementajn dokumentojn. La retpoŝtadreso de la programo, pri kies ricevantoj decidas la Afrika Komisiono, estas nisemas@co.uea.org.

La Afrika Komisiono devas rekontakti ĉiujn petintojn, komunikante aprobon aŭ malaprobon kaj, okaze de malaprobo, laŭeble informi la kaŭzojn kaj reinstigi al partopreno en venonta okazo. 

Pritaksado, rekomendoj kaj aprobo

La Afrika Komisiono respondecas pri la traktado, pritaksado kaj aprobo de la alvenintaj petoj. Ĝi rajtas laŭ sia decido anstataŭe starigi specifan juĝkomisionon por la programo, pri kies konsisto same ĝi decidas. La Afrika Komisiono devas mem difini la limdatojn por traktado kaj aprobo (aŭ malaprobo) de petoj.

La respondeculoj pri la pritaksado, ĉu la Afrika Komisiono, ĉu specifa juĝkomisiono nomumita de la Afrika Komisiono, rajtas peti de kandidatoj al la subvencioj suplementajn informojn, konsiliĝi kun aliaj homoj pri siaj pritaksoj kaj mem fari al kandidatoj rekomendojn.

Fine de la pritaksado la Afrika Komisiono devas decidi kaj komuniki la aprobon aŭ malaprobon al la petintoj. Komunikante la aprobon kaj zorgante pri la transdono de la subvencio, la Afrika Komisiono ankaŭ devas difini al la ricevanto de la subvencio limdatojn por raportado pri la evoluoj kaj pri eventuala kompletigo de la projekto.

Postraportado

Pri ĉiu subvenciita projekto, la proponinto sindevontigas raporti al la Afrika Komisiono pri la disvolviĝo kaj rezultoj maksmimume ene de monato post ĝia kompletigo. Se la projekto daŭras pli ol ses monatojn, la proponinto devas koncize raporti pri la progreso ĉiun sesan monaton ekde la aljuĝo de la subvencio. Manko de raporto post ripeta atentigo povos sekvigi repostulon de la donita subvencio kaj malpermesi repartoprenon en la programo.

La Afrika Komisiono siavice dividas kun la Estraro de UEA tiujn raportojn kaj kontribuas per resuma raporto pri la programo minimume dufoje jare: por progresraporto dum la jaro kaj por la jarraporto de la Asocio.

Akceptita de la Estraro de UEA en la 5-a de februaro 2022.

One Comment to “Reviziita Regularo de la programo “Ni semas””

Afiŝu Komenton