“Ni semas” – sub la kunordigo de la Afrika Komisiono de UEA – ricevas kaj subvencias E-projektojn

La Afrika Komisiono de UEA kadre de la programo Ni semas de Universala Esperanto-Asocio (UEA) anoncas konkurson pri subvenciotaj projektoj en Afriko. La regularo de la programo estas konsultebla, la petilo elŝutebla en PDF-formato aŭ komputile rekte skribplenigebla.

Tiuj projektoj por la konkurso povas temi pri: Esperanto-kursoj por komencantoj aŭ progresantoj; Trejnseminarioj por instruistoj; Ekzamenpreparoj kaj ekzamenoj; Aperigado de lernolibroj kaj alia instrumaterialo adaptitaj al afrikaj bezonoj (afriklingvaj kaj afrikec-enhavaj); Kultura interŝanĝo kun aliaj mondopartoj per Esperanto; Financo de sendo de skrib- kaj lern-materialoj por lernantoj, Informa agado en superaj lernomedioj ktp.

La proponoj konsistu el priskribo de la projekto (ne pli longa ol unu paĝo) kaj financa plano de la projekto sur alia paĝo. La financa plano klare indiku la bezonatan monon kaj la parton provizatan de la projektoportantoj mem. Oni prefere uzu la petilon por la petoj. La limdato por ricevi la unuan serion da projektoproponoj ĉe nisemas@co.uea.org, kies ricevantoj estas membroj de la Afrika Komisiono de UEA, estas la 31-a de marto 2022.

La plafona subteno por ĉiu projekto estas 100 eŭroj, kaj la kriterioj por aljuĝo de la plena subvencio baziĝos sur la realismo de la projekto kaj de la petata financa subteno. Oni rajtas peti subtenon por pli ol unu projekto dum unu jaro. La kapablo de la petantoj mem financi parton de la kostoj aŭ trovi aliajn fontojn aldone al la petata subvencio ne estas nepra kondiĉo, sed faktoro konsiderota.

Ni semas estas programo de Universala Esperanto-Asocio (UEA), lanĉita en 2015 kiel subvenciprogramo por malgrandaj Esperanto-projektoj. Ekde februaro 2022 ĝi estas sub la kunordigo de la Afrika Komisiono de UEA kaj subvencias Esperanto-projektojn en la kontinento Afriko.

Afiŝu Komenton