Superrigardo pri faritaĵoj dum la jaro 2011

Sub la instigo de Adjé Adjévi, la kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA, ties membroj efike komunikis inter si kaj tio ebligis noti kelkajn atingojn en 2011, ĉu kunlabore kun aliaj agantoj pri Esperanto en Afriko i.a Sat-Amikaro, ILEI, Esperanto-France ktp, ĉu indivudue kiel plenumitaj taskoj de difinitaj komisionanoj.

Esperanto-movado denove reprezentiĝis ĉe Monda Socia Forumo (MSF) en Senegalio per Mirejo Grosjean  kun helpo de lokaj fortoj nome de Alphonse Diatta, Fidel Bassene, Assane Faye kaj Antoine Gommis.  La kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA, Adjé Adjévi, partoprenis en Lomeo, Togolando nome de afrikaj esperantistoj je la unua Kongreso Tutafrika pri “Kulturo, ilo por evoluo en Afriko” kaj rekte proponis Esperanton kiel interafrikan lingvon. Elsendoj pri Esperanto okazis per radioj, televidoj kaj kelkfoje eĉ  informagentejoj informis pri nia lingvo en Benino, Burundio, Senegalio, Togolando, Gabono ktp. Kvankam nur dufoje, tamen pluaperadis la komisiona bulteno Esperanto en Afriko, kiun redaktas Jean Codjo.

La Afrika Komisiono ankaŭ okupiĝas pri instruado en afrikaj landoj kaj firme kunlaboras kun ILEI, kiu, ekzemple, subtenis en aprilo ankaŭ finance seminarion en Kinŝaso, Kongo kaj en Rumonge, Burundo por estontaj instruistoj de Esperanto. Same, danke al subteno de la svis-benina asocio “Scio Sen Bariloj“, kies direktoro estas  Privas Tchikpe, Mirejo faris lingvan kurson  Unua Kontakto kun regula partopreno de 60 en la benina ĉefurbo Kotonu.

Krom ĉeestaj kursoj en Burundo, Togolando, Sudafriko, Zimbabvo kaj Namibio sub gvido de komisionanoj kaj en multegaj aliaj afrikaj landoj kun lokaj gvidantoj, okazis perkorespondaj kursoj, kaj laŭ la statistiko, oni notis ke 2779 gekomencantoj entute lernas per lernu.net kaj edukado.net el 50 landoj afrikaj.

La edukado estas ĉiam granda zorgo de la komisiono kaj ni konsilas afrikanojn ankaŭ uzi retajn esperanto-kursojn en nia paĝaro www.afriko-esperanto.org.  Pli kaj pli da lernmaterialoj elfluis de la Afrika Oficejo (AO) de UEA en Benino al diversaj partoj de Afriko.  Al AO disponigis tiujn gravajn lernmaterialojn unuopuloj kaj ankaŭ organizaĵoj kiel Esperanto-Asocio de Britio kaj SAT-Amikaro.

Asocioj samkiel grupoj el Burundo, DR Kongolando, Tanzanio kaj Togolando jam en tiu ĉi jaro ricevis subvencion de UEA. Tion ĉi peris kaj distribuis Afrika Oficejo. Same, afrikanoj membriĝis en UEA pere de la fondaĵo Kanuto kaj kelkaj ankoraŭ entute 21 – ĉu grupe, ĉu individue – ricevis abonon al la revuo Juna Amiko por la ĵus pasinta jaro.

Nia komisiono daŭre  atentas pri grupo kaj asocio tra Afriko kaj ĝi kunhelpas al pli vigliĝo de la movado en  Benino, Kongolando, Senegalio, Niĝerlando, Tanzanio, Burkino,  Ugando,  Ganao,  Gabono, kaj Kenjo. Ni  aparte renovigas ligon kun  sudafrika landa asocio (EASA). Krom Emile Malanda, kiu estas jam komisionano de la AK kaj membro de EASA estraro, invitilo iris al EASA por elekti alian sudafrikan esperantiston por la Konsilantaro de la Afrika Komisiono. Plie, komisioneto formiĝis kun celo sproni sudafrikan asocion starigi ILEI sekcion kaj sekve aranĝi seminarion.

Dum julio la komisionon reprezentis en la UK en Kopenhago s-ro Renato Corsetti, kiu zorgis pri ĝia tablo en la Movada Foiro kaj pri la kunveno de la Afrika Komisiono, en kiu partoprenis Mireille Grosjean, Alain Delmotte kaj Johano Derks. La afrikanoj ĉeestantaj estis Latifou Gbadamassi el Benino kaj Arthur Alfred el Ganao.

En Togolando sukcese okazis la 19-a Togolanda Esperanto Kongreso. Oficiale registriĝis nova sekcio de ILEI en Ganao por zorgi pri la disvastigado kaj instruado de Esperanto en la tuta lando.  El la lasta aljuĝo de thorsen-apogo en formo de Esperanto-libroj ricevis Demokratia Kongolanda Esperanto-Asocio (250 EUR) kaj Asocio de Beninaj Esperantistoj (250 EUR).

Zamenhofa festo pli kaj pli iĝas kutimo en Afriko kaj tial eĥoj pri tio denove aŭdiĝis ankoraŭ tra  kluboj, landaj asocioj el Togolando, DR Kongolando, Sudafriko…

Ni liveris al landajn asociojn kaj grupojn niajn simplajn lernilojn kaj informilojn. Ni atentigas pri la bezono por ĉiuj landaj asocioj afrikaj provizi sin per informiloj, kaj ni eĉ helpas en la kompostado. Ĉar ni opinias ke virinoj en la afrika movado devus esti pli atentataj, ni proponis al la landaj asocioj kaj grupoj havi virinajn sekciojn. 

Ĉi tiu raporto ne estus kompleta se oni forgesus mencii ankaŭ la projekton de s-ro Johan Derks en Burundo, kio konsistas el konstruo de esperanto-domo por la landa asocio. La domo enhavas bibliotekon, oficejon, gastĉambrojn… kaj ĝin ekuzos ekde ĉi marto la landa asocio. La konstruado mem kostas 8000 eŭrojn kaj eblis danke al la fondaĵo Esperanto en Evoluo. Sed ANEB bezonas pliajn 2000 eŭrojn por konstrui 2 klasĉambrojn por esperanto-kursoj. 

Ni ĝojas pri tiom da paŝo farita en 2011 por progesigi nian laboron.  Tio ĉi donas novan entuziasmon sur nia kontinento, kaj ni nun ĉiam pli decide intencas  disvastigi Esperanton en la tuta Afriko. Tion ni povos fari nur per via helpo. Se vi deziras subteni la agadon de nia komisiono, vi povas sendi mondonacon al ĝi tra la Fondaĵo Afriko de UEA laŭ la kutimaj pagmanieroj, sed lernomaterialojn vi povas sendi rekte al: Afrika Oficejo, B.P. 416, Lokossa-Mono, Benino. 

Adjévi Adjé, 
E-poŝto: adjevia@yahoo.fr

Afiŝu Komenton