Afero de espero – Heidi Goes

Afero de espero

Fonto: Horizontaal 227, sept-okt 2007 – Recenzo de Lode Van de Velde


Jen la titolo de dokumenta verko kiu kreskis el poruniversitata disertacio. Bonega afero, ĉar tro multaj bonaj disertacioj, tezoj k.s. kiuj neniam eldoniĝas, sed baldaŭ poste ekkuŝas sub la sekvajaraj tezoj…

Kaj nun pri la enhavo mem: la Esperanto-movado en Afriko: tro nekonata parto de Esperantujo por multaj Eŭropanoj kaj en la ceteraj kontinentoj. Temas, kiel la dorso de la libro prave diras, pri pionira studo.

La unua ĉapitro de la libro detale priskribas por ĉiu lando la unuajn paŝojn al esperantiĝo: kiu kiam okupiĝis pri Esperanto, kion organizis kaj kiujn UK-ojn partoprenis. Tiun ĉi parton oni ne provu legi de A ĝis B, por tio enestas tro da (al ni plejparte nekonataj)nomoj kaj sekaj faktoj, sed oni konsultu ĝin, laŭ lando de interesiĝo… kaj oni legu la konkludon.

La tri restantaj ĉapitroj formas la duan duonon de la libro kaj ili jes ja estas tre ĝuebla kaj interesa legaĵo. Temas sinsekve pri la “Evoluo de la movado inter 1960 kaj 1980”, “Evoluo de la movado ekde 1980” kaj “La afrikaj kongresoj”.

Ni konatiĝas kun la ‘karavano de Amikeco’, sub gvido de la pli konata Tibor Sekelj, la provoj de (precipe) eŭropanoj helpi la afrikan movadon, la diversaj ideologioj kaj strategioj kiuj ekzistis tiurilate kaj la sekvaj polemikoj.
En posta ĉapitro ni legas kiamaniere Hans Bakker laboras por Afriko ekde la 1980-aj jaroj kaj pri la Strategia Plano de UEA.

La lasta ĉapitro klarigas la strebadon de la movado en Afriko akiri la gastigon de Universalan Kongreson kaj donas superrigardon pri la (sukcesoj de) la Afrikaj Kongresoj.

La libro estas vere valora dokumento por ĉiu arkivo pri la Esperanto-movado, ĉar unika en sia traktado de Afriko. La lingvaĵo en la tuta libro estas senpeka; ĝin trafe ilustras fotoj kaj diversaj aliaj dokumentoj skanitaj. Unu manko kiun mi sentis tamen estas la kompleta malesto de ajna mapo de Afriko, kiu povus montri kie troviĝis la diversaj landoj kaj Esperanto-grupoj pri kiuj parolas la libro. Jen ideo por eventuala reeldono, aŭ eble aldono, ĉar ja ne ĉiuj legantoj scias ekzakte kie troviĝas la pli ol 35 landoj menciitaj en la libro.

Afiŝu Komenton