UK 2024: kunvenis ekiga teamo

de Adjévi Adjé je 01-07-2023

Raporto pri la antaŭa kunveno; Aperigo de artikoloj en la revuo Esperanto; Retejo de la kongreso; Sociaj retejoj; Emblemo de la kongreso; Eldono de grava afrika literaturaĵo en Esperanto; “Kongresa ambasadoro”; Simbola donacaĵo – tiel prezentiĝas la tagordo de la retkunveno de la Tutafrika Kongresa Komitato (TKK), okazinta la 30-an de junio 2023.

Post raporto pri la antaŭa kunveno, tuj traktiĝis la aperigo de artikoloj precipe en la revuo Esperanto. La kunveno unuanime akceptis levi la defion, nome organiziĝi tiel, ke regule publikiĝu en la oficiala organo de UEA informoj pri la kongreso kaj pri Afriko ĝenerale. La unuaj artikoloj estos verkitaj kaj jam senditaj al la koncerna redakcio la sekvan monaton. La sekretario kaj la respondeca persono pri la kongresa kuriero aparte zorgos pri tio.

Pro limigita rimedo, la TKK decidis havi relative ne kostan retejon por la kongreso. La sekretario estas taskita esplori pri tiurilata kunlaboro en Esperantujo. Dume, klopodoj estos farataj por krei sociajn retojn, mastrumi ilin kaj produkti iliajn enhavojn kaj en aliaj repaĝoj kiel la afrika ankaŭ afiŝi pri la kongreso.

Tri proponataj emblemoj estis montritaj kaj pri ĉiu okazis diskutoj. Dum sufiĉe da tempo, la diskutoj esence temis pri serĉo de argumentoj, jen por subteni la elekton de iu emblemo, jen por montri pri ne taŭgeco de alia. Fine, ĉiuj konsentis pri la neceso kiel eble plej baldaŭ – sed plej malfrue post tri tagoj, surbaze de levitaj observoj kaj rimarkoj plibonigi ĉiujn proponatajn emblemojn kaj prefere prezenti ilin al la estraro, kiu mem poste selektos unu laŭ sia bona trovo.

Okazis pluraj proponoj pri la kongresa temo kaj iuj el ili pli vekis kunsenton ĉe la plimulto. Temas entute pri 5 proponoj. Same kiel ĉe la kongresa emblemo, la proponataj temoj por la kongreso rekte estos senditaj al la estraro, al kiu normale revenos la fina decido pri la afero.

Jam estas trovitaj en Francio, Ĉinio, Brazilo, Germanio, Burundo, Tanzanio, Togolando kaj espereble ankaŭ en multegaj aliaj landoj “Kongresaj ambasadoroj”. Tiuj ĉi estas entuziasmuloj, kiuj volonte akceptis organizi grupan vojaĝon, kuraĝigi homojn aliĝi kaj partopreni la 109-an UK en Aruŝo. Ili ankaŭ organizos aperigon de artikoloj en la lokaj Esperanto-revuoj, aranĝos programerojn pri la afrika UK dum gravaj eventoj en siaj respektivaj landoj.

Lige al la UK en Aruŝo, TKK ankaŭ diskutis ideon eldoni gravan afrikan literaturaĵon en Esperanto. Oni pensis pri famaj verkoj el Tanzanio aŭ Afriko pli ĝenerale. Estos farataj rapidaj esploroj por vidi ĉu fine fari tradukon de verko de fama aŭtoro, ĉu eldoni iun ĝeneralan trarigardon pri afrikaj aŭtoroj tra la tuta kontinento, aŭ ĉu fokusiĝi pri specifa(j) verko(j) k.s. Similaj esploroj estos farataj ankaŭ pri aliaj artaj kampoj kiel famaj kantoj en la kontinento, ekzemple.

Necesis pensi ankaŭ pri donacetoj, kiuj eventuale estos senditaj al subtenantoj, donacantoj por la kongreso kaj al la homoj, kiuj subtenaliĝas al la kongreso sed ne venos. Jen TKK decidis plani aĉeton de ĝirafoj (nacia simbolo de Tanzanio) el ŝtono kaj el aliaj materialoj. Tiuj ĉi artaĵoj estos uzataj kiel donacon en konkursoj tra la jaro kaj ankaŭ kiel vendaĵon dum la kongresa semajno.

Diverse, la TKK-sekretario informis pri etaj atingoj en sia rondvojaĝo tra Eŭropo. Li vojaĝis al pluraj kunvenoj pri Esperanto en Germanio, Italio, Francio kaj tie prezentis pri Tanzanio. Same, okazis progresetoj en la preparo de afrikanoj por la ĉi-jara UK. Montriĝas, ke la partoprenantaro en la kongreso en Torino estos kiel eble plej internacia, ĉar afrikanoj ricevis vizon kaj povos sukcese vojaĝi kaj ĉeesti la kongreson.

Ĉi-tiu retkunveno, la tria de TKK, disvolviĝis dum ĉ. tri horoj. En ĝi parte aŭ plene partoprenis 9 personoj el 4 landoj, nome Costantine M. (Tanzanio), John M. (Tanzanio), Jérémie S. (Burundo), Gendo F. (Tanzanio), Mulele M. (Tanzanio), Adjévi A. (Togolando), David M. (Tanzanio), Paul K. (Tanzanio), Emile M. (DR Kongo). Ĉiu siamaniere tiom kontribuis al vigla etoso, kiu regis de la komenco ĝis la fino de la kunveno. Ĉiuj partoprenintoj nun pli ol antaŭe estas decidintaj agi por sukcesa UK en 2024.

Post Comment