Stefan MacGill (Hungario)

Ankaŭ mi tre malĝojas aŭdi pri la forpaso de Hans Bakker, kiun mi bone konis el miaj tempoj en la Centra Oficejo de 1976-86.  En tiu tempo Hans aktivegis en TEJO – ĉefe pri eksteraj rilatoj – kaj jam konstruis la fundamenton por la afrika agado. La vizaĝo de Esperanto en la kontinento estus ege malpli riĉa sen tiu persista laboro de Hans kaj la teamo. Mi mem memoras la grupon de afrikanoj, kiuj pasigis monaton en Hungario, prepare al la partopreno en la jubilea kongreso en Varsovio en 1987 – projekto kiun Hans mem starigis kaj gvidis. Granda perdo por ni ĉiuj!

Afiŝu Komenton