Mi estas Alofa Charles, kunordiganto de Afrika Komisiono de UEA. Tiu-ĉi paĝaro estas kanalo por informiĝi pri la movado en Afriko. Pro tio, ĉiuj kontribuoj al evoluo de la afrika movado estas bonvenaj. Vi povas ankaù legi pri novaĵoj verkitaj de afrikanoj. Ili estas alireblaj ĉe la rubriko BULTENOJ. Por landaj asocioj en afriko kiuj deziras peti subvenciojn, ili ekde nun povas elŝuti la formularon ĉe la rubriko DOKUMENTOJ. Estas multaj ligoj ĉe la paĝaro al tiu de UEA. Kursoj diverslingvaj estas elŝuteblaj che la rubriko KURSOJ. Por kontakti Afrikan Oficejon de UEA, vi ne bezonas sendi retmesaĝon, sed nur plenigi formularon cxe la rubriko KONTAKTU NIN.
Ni ne forgesu, ke la estonto de la afrika movado dependas unue de afrikanoj. Ĉiuj afrikaj esperantistoj, ĉu junaj, ĉu maljunaj bonvolu semi grejnon de la movado en via ĉirkaùaĵo parolante pri la lingvo ĉe lokaj elsendstacioj, gazetoj, lernejoj, ktp.