Saluton kaj bonvenon al la retpaĝo de la Afrika Komisiono de UEA!

Tiu ĉi retpaĝaro estas la oficiala kanalo por informiĝi pri la movado en Afriko. Pro tio, ĉiuj kontribuoj al evoluo de la afrika Esperanto-movado estas bonvenaj.

La estonto de la afrika movado dependas unuavice de ni afrikanoj mem. Tial ĉiuj afrikaj esperantistoj – ĉu junaj, ĉu maljunaj – estas invitataj semi konstante Esperanton en sia ĉirkaŭaĵo, paroli pri ĝi en radioelsendaj programoj, gazetoj, lernejoj, k.s.

Espereble, vi ŝatos tiun ĉi retpaĝon ĉar ĝi alportos ion utilan al via esploro pri Esperanto en Afriko.

Bonan viziton!

Esploru niajn sekciojn

Bultenoj

Eblas ankaŭ legi pri aktivaĵoj realigitaj de afrikanoj. Ili estas alireblaj ĉe la rubriko Bultenoj.

Dokumentoj

Landaj asocioj en Afriko, kiuj deziras peti subvenciojn, povas ekde nun elŝuti la formularon ĉe la rubriko Dokumentoj;

Literaturo kaj arto

Tiu rubriko raportas pri Esperanto-verkoj, diskoj ktp de afrikaj esperantistoj

Kursoj

Kursoj diverslingvaj estas elŝuteblaj ĉe la rubriko Kursoj.

Eventoj.

Kalendaro pri okazintaj kaj planataj aranĝoj estas afiŝebla ĉe Eventoj.

Ligiloj

Estas ligiloj al retpaĝaroj de pluraj Esperanto-instancoj.

Ĉu vi pretas labori kun ni?

Aliĝu nun