Esperanto en Afriko

N-ro 002 (2020.02.05)

Diluvo en Uvira, penia kruco por la popoloj

Estas konate, ke la urbo Uvira kaj la tuta orienta parto de DR Kongo de longe suferas pro multaj malbonaĵoj kiel la malsano de Ebolo kaj ripetiĝantaj militoj. Sed ekde la mezo de aprilo ĉi-jare la urbo travivas historie senprecedencan naturan katastrofon, kiu emas komplete neniigi la urbon. Pro pluvego la lago Tanganjiko montriĝis pereiga, torente transbordiĝinte en la ĉirkaŭajojn kaj kaŭzis la morton de pluraj personoj, kortbestoj kaj gravajn materialajn damaĝojn. 
Fakte, pluvegis la tutan nokton de la 17-a de aprilo 2020. Tiu pluvego inundis la riverojn, kiuj siavice kovris la urbon Uvira, detruante domojn, magazenojn, forportante kioskojn kaj multajn aliajn valoraĵoĵn. Ĝi mortigis homojn, kies precizan nombron oni ankoraŭ ne scias. Multaj familioj ĝis nun ankoraŭ pluserĉas siajn domojn en kiuj restis familianoj, kiuj ne sukcesis vekiĝi kaj fuĝi elhejmen la danĝeron. 
Kelkdekojn da mortintaj korpoj oni retrovis en la kotoj la postan tagon, sub daŭrantaj pluvoj. Pluraj miloj da familioj perdis siajn hejmojn. La plej grandajn ĝisnunajn damaĝojn, mortojn okazis pro la subita altiĝo de la rivero Mulongvo. Tiu ĉi  detruis eĉ la ĉefajn vojon kaj ponton, ligantaj la urbojn Bukavu kaj Uvira, kio ĉesigis la trafikon inter tiuj du urboj nun.
Komence estis timo pri la esperantisto Sosteno Emmanuel, la prezidanto de Esperanto-Klubo de Uvira, sed li ja bonfartas same, kiel ĉiuj aliaj surlokaj samideanoj, nome Ramazani Nanjira Amiso, Espoir Ngoma Kasati, Mbomba Kuluba, Bukuru Nabahena kaj aliaj. Neniu esperantisto pereis en la katastrofo, feliĉe. Sed bedaŭrinde multaj el ili perdis komplete siajn enhejmajn havaĵojn. Tiuj pormomente fuĝis al lernejoj kaj preĝejoj, kie ili tranoktas en tre mizeraj kondiĉoj. 
La situacio en Uvira pli malboniĝis ankoraŭ pli. Kvazaŭ ne sufiĉus la tragedia inundego,  post perdi siajn havaĵojn, la elsaviĝintoj alfrontas nun la problemon de malario. Estas pluvsezono, multiĝas la kuloj, sed la homoj pludormas sen kulvualoj. Mankas trinkebla akvo, la sola ŝtata akvoproviza infrastrukturo en la urbo ĉesis funkcii pro detruiĝo. Pluraj homoj ankoraŭ ne havas eblon lavi aŭ ŝanĝi siajn vestaĵojn. Uvira iĝis vere fantoma urbo ne nur pro la inundego, ebola kaj kronvirusa malsanoj, sed ankaŭ pro la malsato, haŭtmalsanoj, ĥolero kaj grandiĝantaj problemoj de malsekureco kiel  ŝtelado, rabado…
Diluvo en Uvira, peniga kruco por la lokaj esperantistoj

Estas konate, ke la urbo Uvira kaj la tuta orienta parto de DR Kongo dum jaroj plej forte suferas pro nesekureco, konfliktoj kaj endemiaj malsanoj kiel ĥolero, malario kaj ebolo. Sed ekde la mezo de aprilo ĉi-jare la urbo travivas historie senprecedencajn inundojn, kiuj minacas komplete neniigi la urbon. Pro la torentaj pluvoj la riveroj kaj lago Tanganjiko montriĝis pereigaj, subite transbordiĝinte en la ĉirkaŭaĵojn kaj kaŭzis la morton de pluraj personoj, kortbestoj kaj faris gravajn materialajn damaĝojn.  


Pluvegis la tutajn nokton de la 16-a kaj matenon de la 17-a de aprilo. Tiuj pluvoj inundis la riverojn, kiuj siavice kovris la urbon Uvira, detruante konstruaĵojn, forportante kioskojn kaj multajn aliajn valoraĵoĵn. Ĝi mortigis homojn, kies precizan nombron oni ankoraŭ ne scias. Multaj familioj ĝis nun ankoraŭ pluserĉas sian domon en kiu restis familianoj, kiuj ne sukcesis vekiĝi kaj fuĝi elhejme.


Ĉ. 40 mortintajn korpojn oni retrovis en la koto la postan tagon, sub daŭrantaj pluvoj. Pluraj miloj da familioj perdis sian hejmon. La plej grandajn ĝisnunajn damaĝojn, mortojn kaŭzis la subita altiĝo de la rivero Mulongvo. Tiu ĉi detruis eĉ la ĉefajn vojon kaj ponton, ligantajn la urbojn Bukavu kaj Uvira, kio ĉesigis la trafikon inter tiuj du urboj nun.


Komence estis timo pri la esperantisto Sosteno Emmanuel, la prezidanto de la Esperanto-Klubo de Uvira, sed li ja bonfartas same, kiel ĉiuj aliaj surlokaj samideanoj, nome Ramazani Nanjira Amiso, Espoir Ngoma Kasati, Mbomba Kuluba, Bukuru Nabahena kaj aliaj. Neniu esperantisto pereis en la katastrofo, feliĉe. Sed bedaŭrinde multaj el ili perdis komplete siajn enhejmajn havaĵojn. Tiuj pormomente fuĝis al lernejoj kaj preĝejoj, kie ili tranoktas en tre mizeraj kondiĉoj.


La situacio en la urbo Uvira ankoraŭ pli malboniĝis. Kvazaŭ ne sufiĉus la tragedia inundego, perdinte siajn havaĵojn, la elsaviĝintoj alfrontas nun la problemon de malario. Estas pluvsezono, multiĝas la kuloj, sed la homoj pludormas sen kulvualoj. Mankas trinkebla akvo, la sola ŝtata akvoproviza infrastrukturo en la urbo ĉesis funkcii pro detruiĝo. Pluraj homoj ankoraŭ ne havas eblon lavi sin aŭ ŝanĝi siajn vestaĵojn. Uvira iĝis vere fantoma urbo ne nur pro la inundego, ebola kaj koronvirusa malsanoj, sed ankaŭ pro la malsato, haŭtmalsanoj, ĥolero kaj grandiĝantaj problemoj de malsekureco kiel ŝtelado, rabado…


La trafitaj esperantistoj en Uvira bezonas urĝe subtenojn. Ili bezonas nutraĵojn por pluvivteni sin, vestaĵojn por surmeti, kuracilojn, iom da mono, kiu utilus por plibonigo de ilia vivsituacio en la katastrofa periodo. Ĉiu alternativa donaco al la konto “Espero” ĉe UEA kun la celo “Uvira-20” estos same tre bonvena kaj ne malpli dankinda. Subtenante niajn afrikajn aktivulojn, vi pruvos, ke pli ol simpla lingvo Esperanto estas ankaŭ rimedo por la internacia solidareco eĉ en la ekstreme malfacilaj vivsituacioj.


[Afrika Komisiono de UEA]

____________________________________________________________________________________________________

N-ro 001 (2020.02.01)

Senegalo, la lando de la 8-a Afrika Kongreso de Esperanto

Post Buĵumburo en Burundo 2019, la sekva Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) okazos en Senegalo. Tiu estas la unuanima elekto de la ok-persona Afrika Komisiono de UEA vendrede, la 31-an de januaro 2020.

Pri la elekto de la lando por gastigi la AKE-n respondecas la Afrika Komisiono de UEA, kies kunordiganto, François Hounsounou, dissendis jarŝanĝe 2019 malferman alvokon al ĉiuj lokaj E-movadoj kaj landaj asocioj pri la invito de la tutkontinenta renkontiĝo principe por la jaro 2022. Venis 5 kandidatiĝoj, nome de Senegala Esperanto-Asocio (Senegalo), Esperanto-klubo de David (Ruando), Demokrata Kongolanda Esperanto-Asocio (DR Kongo), Esperantoklubo de Ruthuro (DR Kongo) kaj Ganaa Esperanto-Movado (Ganao). Nur la du unuaj kandidatiĝoj alvenis en la fiksita limdato, dum la tri lastaj venis post la fiksita periodo.

Respekte al la decidoj de la 5-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA: Afriko estas granda kontinento; pro tio necesas dividi ĝin laŭ geopolitika organiza modelo por ebligi la migradon de Esperanto-renkontiĝoj…, ĉiuj membroj de la Afrika Komisiono, sub la rigardo de la UEA-estrarano pri Afriko, Jérémie Sabiyumva, elektis okazigi la 8-an AKE-n en Senegalo 2022. 

Tiu decido ankoraŭ praviĝas en tio, ke venis ene de la limdato neniuj aliaj invitproponoj el aliaj regionoj de Afriko krom el la okcidenta (Senegalo) kaj orienta (Ruando kaj Goma) partoj. Sed en tiu ĉi lasta parto de la kontinento ĵus divolviĝis la 7-a Afrika Kongreso. Sekve ne eblus do realigi sinsekve la renkontiĝon en la sama regiono.

Estos interese kaj historie aranĝi la AKE-n en Senegalo, ĉar ĝis nun ankoraŭ ne okazis kongreso en tiu lando, kiu tamen havis dudekon da individuaj membroj de UEA en 2019! Sed antaŭe, Senegala Esperanto-Asocio devos laŭeble baldaŭ prezenti al la Afrika Komisiono detalan planon por la kongresa organizo, kiel memorigindas: la kandidata landa asocio liveros la informojn pri la kongresloko, kongresejo, kongresa dato (konforme al la loka lerneja kalendaro), nomlisto kaj kontaktinformojn de ĉiuj membroj de la LKK por la faciligo de la ceteraj paŝoj en la pretiglaboroj.

La Afrika Kongreso de Esperanto estas la plej prestiĝa Esperanto-kunveno ene de la afrika Esperantujo. En ĝi partoprenas afrikaj esperantistoj sed kutime ankaŭ alikontinentaj por interkonatiĝo cele al informo pri Esperanto. La renkontiĝo okazas ĉiun trian jaran en alia regiono afrika, kutime en decembro, kunlabore inter la Afrika Komisiono kaj unu el la kontinentaj landaj asocioj aŭ grupo de lokaj aktivuloj, sub la egido de Universala Esperanto-Asocio.