Esperanto en Afriko

Senegalo alvokas al entuziasmo kaj postpandemio

En la retletero de la 2-a de feb. 2020, s-ro François Hounsounou, la kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA, nome de la komisiono oficiale anoncis al la senegalaj e-istoj la aprobon de ilia landa kandidatiĝo por gastigi la 8-an Afrikan Kongreson de Esperanto (AKE). En la ĉi-sekva intervujo al “Esperanto en Afriko”, Assane Faye kaj Lafi Charles Diatta, du elstaraj membroj de Senegala E-Asocio, rakontas pri la nuna ĝenerala etoso kaj ankaŭ pri la plano por la 8-a AKE en 2022.

Ĉu vi bonvolas prezenti vin, vian landon kaj poste diri ankaŭ kelkajn vortojn pri la situacio de la koronvirusa malsano en via lando?  

Ni estas Assane Faye kaj Lafi Charles Diatta, la prezidanto kaj la kasisto de Senegala E-Asocio (SEA). Nia lando troviĝas en la okcidenta parto de Afriko. Temas pri malgranda lando kun ĉ. 16 milionoj da loĝantoj. La oficiala lingvo estas la franca, sed apude ekzistas pli ol dek naciaj lingvoj. Senegalo posedas ses publikajn universitatojn kaj ankaŭ multajn privatajn universitatojn. La uzo de la araba en la lernado pli kaj pli disvolviĝas. De sia sendependiĝo en 1960 la lando konis kvar ŝtatprezidantojn.

La situacio estas ĉi-momente zorgiga pro la koronvirusa malsano. Ene de du monatoj aperis 1551 infektitoj. 611 el ili resaniĝis, 13 bedaŭrinde mortis, 926 ricevas flegadon kaj 1 alilandano evakuiĝis al sia hejmlando. Estas deviga nun la surmetado de masko sur la vizaĝo, malpermeso de trafiko inter du malsamaj regionoj, elirmalpermeso de la 20-a ĝis la 6-a matene, fermo de lernejoj, universitatoj, preĝejoj, deviga distanciĝo de metro, limigo de la nombro de pasaĝeroj en publikaj kaj privataj transportiloj.

Kia estis via sento kiam vi eksciis, ke la Afrika Komisiono elektis okazigi la 8-an AKE en via lando?

Kontentaj niaj samlandanoj kaj ni mem estis, ekinformiĝante, ke la Afrika Komisiono de UEA elektis gastigi la 8-an AKE en Senegalo. Efektive, tiu elekto devus ankoraŭ pli instigi la senegalan E-movadon organiziĝi, plikonigi nian lingvon al la cetera publiko kaj al la enlandaj aŭtoritatuloj. Per la 8-a AKE Senegalo ankaŭ pli malfermiĝos al Afriko kaj al la cetera mondo.

Ĉu estas multaj esperantistoj en Senegalo? En kiu parto de la lando ili plejmulte estas?

Estas relative granda nombro de esperantistoj en Senegalo. La plejmulto el ili loĝas en la ĉefurbo Dakaro kaj en la ĉirkaŭaj urboj.

Kiun periodon vi proponus por la kongresa dato kaj kiun temperaturon oni povas atendi?

Ni emas proponi la kongresan okazigon en la lasta trimonato de la jaro 2022, pli precize la semajnon inter novembro kaj decembro, ĉar malpli varmas en tiu periodo. Plie, en tiu dato kutime estas malgrandaj ferioj por la lernejanoj.

Kio estas la kongresejo kaj kie ĝi situas?

La kongreso probable sidejos en iu publika lertigejo kun multaj tranoktebloj en la regiono de Thies - en la urbo Thies aŭ Mbour. Sed pro la koronviruso ni ankoraŭ ne finesploris la eblojn en tiuj du urboj por jam decidi pri unu. Ambaŭ urboj distancas de la internacia flughaveno je malpli ol 35 kilometroj.

Ĉu la kongresurbo estas sekura urbo?

Thies kaj Mbour ja estas sekuraj urboj. La kongresanoj povos trankviliĝi pri tiu aspekto do.

Ĉe kiuj oni eventuale povas informiĝi pri la kongresaj pretiglaboroj surloke?

 

Pro tio, ke pormomente ne eblas kunsidi por decidi la konsiston de la Loka Kongresa Komitato kaj dividi la taskojn inter ĉiuj membroj, oni, okaze de bezono, povas provizore turniĝi retmesaĝe pri la kongresa plano surloke al Assane Faye per: fayeazou@gmail.com aŭ al Lafi Charles Diatta per: laficharlesd@gmail.com.

Ĉu vi havas apartan mesaĝon al la esperantistoj?

Ni instigas ĉiujn esperantistojn respekti la preventajn aranĝojn de siaj respektivaj landoj kontraŭ la disvastiĝo de la koronviruso kaj kuraĝigas ilin teni la kontakton inter si laŭ la idealoj de nia lingvo. Ni scias ke malfacilas, dum oni ankoraŭ estas en la malcerta etapo de la pandemio mem, sed ni ankaŭ spronas ĉiujn resti entuziamaj kaj ekplani la postpandemion, ĉar kiel ajn longe estos la nokto, tagiĝos. Ĉiuj bv. tempon liberigi en sia agendo 2022 por veni konatiĝi kun la moviĝema parto de la afrika movado kaj (re)malkovri la mirindaĵojn de Senegalo.

Intervjuis "Esperanto en Afriko"

 ____________________________________________________________________________________________________________________________________________ 

73-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) - en Aného, Togolando


La unua IJK en Afriko transiris jam al historio. Ĝi transiris al historio ne nur pro tio ke ĝi okazis kaj ĝi estis la unua afrika IJK - tion ni ja jam povis antaŭvidi antaŭ la kongreso. Ĝi restos historia evento ankaŭ pro aliaj kialoj. Jen kelkaj statistikaĵoj por bildigi.

La kongreso okazis de la 5-a ĝis la 12-an aŭgusto 2017 kun partopreno de 110 homoj el 27 landoj de 4 kontinentoj. Tio signifas, ke ĝi estis la plej granda Esperanto-aranĝo ĝis nun okazinta en Afriko.

La kongreso estis ankaŭ multnombre partoprenita de afrikaj aktivuloj. Al la IJK venis 52 homoj el 10 afrikaj landoj. Inter ili estis 49 junuloj (laŭ TEJO-aĝlimo, do ĝis 35 inkluzive). Tio estas grandioza afero, ĉar kiel vi scias, grava celo de la IJK en Afriko estis ebligi al afrikaj junuloj partopreni tian eventon (kio pro vizaj malfacilaĵoj ne eblis en aliaj kontinentoj). Kaj tion ni sukcesis!

La statistikoj montras tamen ankaŭ malsukcesojn. Inter 52 afrikaj partoprenantoj estis nur 11 virinoj (do 21%) kaj 41 viroj (79%). Inter la partoprenantoj de aliaj kontinentoj tiu proporcio estis proksima al balanco - 48% de virinoj kaj 52% de viroj. Tio montras, ke kvankam ni sukcesis doni senprecedendan eblon al afrikaj aktivuloj, ĝi distribuiĝis tre malproporcie inter la genroj. En tiu punkto ni bedaŭrinde devas konstati ke ni finfine ne sufiĉe sukcesis.

Se temas pri aliaj statistikoj, kiuj eble povas interesi, estas partoprenantoj laŭ aĝo:

0-11: 0 (la infana grupo ne estis kalkulita kiel IJK-partoprenantoj, pro tio estas nulo en ĉi tiu kateogrio),

12-19: 7, 20-35: 90, 36+: 13. Do, absolute nesurprize estis ĉefe junuloj - ja estas junlara kongreso.

Laŭlande plej multnombris togolandanoj kaj beninanoj po 14 partoprenantoj, sekve estis po 9 partoprenantoj el Burundo, Kongolando, Pollando kaj Slovakio, 8 venis el Germanio, 7 el Nederlando kaj po 5 el Italio kaj Francio. La ceteraj 17 landoj estis reprezentitaj per 1, 2 aŭ 3 partoprenantoj.

Laŭkontinente estis 52 partoprenantoj el 10 landoj de Afriko, 52 partoprenantoj el 13 landoj de Eŭropo, 4 partoprenantoj el 2 landoj de Ameriko kaj 2 partoprenantoj el 2 landoj de Azio.

4 komunik-kanaloj raportis pri la kongreso. Temas pri la loka radio Lumière, la naciŝtata televido TVT, la gazeto Togopress kaj la nacia informagentejo ATOP.

Gratulon al ĉiuj. Ni realigis tion! 

 _____________________________________________________________________________________________________________________________________________ 

       Seminario por Aktivuloj (AMO-7) en Lome, Togolando


        Kunvenis en Lomeo, Togolando, 29 lertaj esperantistoj el 4 lando: Ebura Bordo, Niĝerlando, Benino kaj Togolando. Pluraj montris                   grandan ĝojon revidi konatulojn.

Malfermis la unuan kunsidon Didier Apelete AGBOLO, estro de la nacia Komitato  de Unuiĝo Togolanda por Esperanto (UTE) kaj preleganto de AMO 7. Poste parolis Adjévi ADJE, kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA, eks-prezidanto de UTE kaj ĉefa organizanto de AMO 7. Alvenis Kokou Marcus ATTAGLO, prezidanto de UTE kaj li bonvenigis ankaŭ la partoprenantojn.

Partorpenantoj laŭtlegis salutmesaĝojn de Stefan MacGill, vic-prezidanto de UEA kaj respondeculo pri la programo AMO, de LEE Jungkee, estrarano de UEA pri Afriko, de Renato CORSETTI, eks-prezidanto de UEA kaj konsilanto de la Afrika Komisiono, de Jean CODJO, vic-kunordiganto de Afrika Komisiono de UEA.

 

Aperis 8 ĵurnalistoj el 4 amaskomunikiloj dum la solena malfermo. Ili abunde fotis kaj intervjuis la organizantojn kaj prelegantojn.

 

Matene Mireille Grosjean prezentis per multaj fotoj Unuiĝintajn Naciojn. Poste la partoprenantoj ricevis taskon solvendan en grupoj: kiel prepari sin al kunveno kun ĵurnalisto aŭ alia gravulo.

 

Posttagmeze Didier Apelete Agbolo, profesia retmastro, gvidis la partoprenantojn en konstruon de retejo. 8 komputiloj estis je dispono, same projekciilo kaj ekrano ; konsekvence ĉiuj povis en etaj grupoj sekvi la malkovron de la programo « web page maker ». Tuj la junuloj improvizis kreante amuzajn paĝojn per tiu tre simpla ilo.

 

Sciendas, ke la preparo de Mireille Grosjean por tiu seminario interesis la gvidantojn de la Popola Afrika Alternejo de Ĝenevo, kie ŝi estis en novembro 2014 dungita por doni tiun lertigadon. Do nia Esperanto-movado helpas al publika instanco.

 

Pliaj fotoj videblas ĉe http://mirejo3.blogspot.ca/ 

 

Rezolucio de la 5-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE)

De la 29-a de decembro 2013 ĝis la 04-a de januaro 2014, kunvenante en kulturdomo JoCa en la benina urbo Kotonuo, la 32 partoprenantoj de la kvina Afrika Kongreso de Esperanto el 11 landoj volas komuniki al la tutmonda esperantistaro jenon:

Nia Kongreso okazas deksep jarojn post la kvara Afrika Kongreso en Tanzanio. Ĝi povas okazi pro la granda subteno de UEA, de Institucio Hodler kaj de multaj esperantistoj el ĉiuj mondopartoj kaj ni volas elkore danki al ili.

Nia kongreso estas la unua evento en la jubilia jaro “Montevideo 60“ (1954-2014) kiu celebras la 60-an jarrevenon de la Unesco rezolucio,  kaj devas esti konsiderata tiel.

Ne indas esplori pri la kaŭzoj de la personaj konfliktoj en la movado, akuzi antaŭajn gvidantojn, sed ĉiuj devas rigardi antaŭen kaj agadi.

Havi klubojn en liceoj kaj universitatoj estas bone. Sed al tiu celgrupo oni povas aldoni aliajn sociajn tavolojn, kiuj kapablas finance subteni la movadon kaj partopreni Esperanto-kursojn, kongresojn kaj kunvenojn.

La deziro organizi internaciajn renkontiĝojn por perfektiĝi lingve kaj spertiĝi movade ekzistas arde en Afriko. Ni anoncas nun nian pretecon labori por la okazigo en Afriko en la jaro 2016 ekzemple de IJK, UK kaj/aŭ ILEI-konferenco.

Necesas regula okazigo de la Afrika Kongreso, dum kiu renoviĝos aŭ konfirmiĝos la konsisto de la Afrika Komisiono de UEA. Tiu kongreso okazu ĉiun trian jaron.

Afrika Oficejo (AO) efikas kiel montrofenestro de Esperanto en Afriko ; pro tio urĝas modernigi ĝin, por ke ĝi povu kompetente, digne kaj akurate efektivigi la bezonojn de Afrikanoj kaj ĝi (AO) plenumu la decidojn kaj planojn de la Afrika Komisiono.

Afrikanoj klopodu aktive serĉi novajn eblojn por pruvi la utilon de Esperanto en la ĉiutagaj vivagadoj kaj entuziasmigu la rilatojn inter ili reciproke, kaj kun aliaj.

Afriko estas granda kontinento ; pro tio necesas dividi ĝin laŭ geopolitika organiza modelo por ebligi la migradon de Esperanto-renkontiĝoj. Esence temas pri Okcidenta, Suda, Orienta kaj Centra Afriko. Ĉiu regiono estu reprezentata kiel eble plej ekvilibre en la Afrika Komisiono.

Landaj asocioj kaj kluboj afrikaj strebu al memstareco.

Seminario por aktivula maturigo (SPAMO) estas dezirata kaj ĝi povos okazi en iu afrika lando, kie ekzistas forta movado.

JoCa, Kotonuo, la kvaran de januaro 2014 La Kongresanaro.