Denove la malagasa Esperanto-movado montras sian viglecon per la okazigo de grava internacia renkontiĝo. De la 31-a de oktobro ĝis la 7-a de novembro 2026, la ĉefurbo Antananarivo gastigas la 6-an Malagasan Seminarion pri kulturo, spiriteco kaj Esperanto en la agrabla etoso de la hotelo BG Tours Ambohijanaka.
Ĉirkaŭ kvardek esperantistoj kaj amikoj de Esperanto partoprenas la renkontiĝon. Krom la forta loka ĉeesto de 38 malagasaj esperantistoj, la seminario bonvenigas ankaŭ internaciajn gastojn, inter ili Zilda el Brazilo kaj Ulrich el Germanio. La partopreno de tiuj ĉi spegulas la internacian skalon de Esperanto kaj ligojn, kiuj kunigas ĝiajn parolantojn trans la kontinentoj.
La seminario, kiu fariĝis tradicia evento en la landa movada vivo, celas samtempe plifortigi la uzadon de Esperanto kaj respondi al la kulturaj kaj spiritaj interesoj de la partoprenantoj. Por atingi tiujn celojn, la programo estas dividita en du ĉefajn sekciojn.
La unua, kultura parto, daŭras kvar tagojn kaj proponas Esperantajn kaj kulturajn aktivajn, malkovron de lokaj tradicioj, konatiĝon kun la malagasa heredaĵo kaj diversajn interŝanĝojn inter la partoprenantoj. La dua parto estas dediĉita al spiriteco kaj kristanaj temoj. Ĝi inkluzivas prelegojn, meditadojn, diskutojn kaj momentojn de komuna pripensado en etoso de respekto kaj frateco.
Krom la laboraj sesioj, ekskursoj kaj vizitoj ebligas al la partoprenantoj pli profunde konatiĝi kun la naturaj kaj kulturaj trezoroj de Madagaskaro, samtempe spertante la varmon de la loka gastamo.
Per sia kombino de kulturo, spiriteco kaj internacia amikeco, la 6-a Malagasa Seminario denove konfirmas sian rolon kiel grava renkontiĝejo por lernado, sperto-interŝanĝo kaj homaj kontaktoj. La aranĝo kontribuas ne nur al la disvolviĝo de Esperanto en Madagaskaro, sed ankaŭ al la plifortigo de la internacia solidareco, kiu karakterizas la Esperanto-komunumon tra la mondo.
Ranja Lydie Zafinifotsy