Deklaro de la Afrika Komisiono de UEA okaze de la Monda tago de la Afrika kaj Afrikdevena Kulturo, la 24-an de januaro 2022.

Okaze de la monda tago de la Afrika kaj Afrikdevena Kulturo, la 24-an de januaro 2022 afrikaj esperantistoj deklaras sian senrezervan subtenon al ĉi tiu tago starigita de Unesko en 2019 kaj al ĝiaj celoj, kiuj estas gravaj kaj por Afriko mem kaj por la mondo, kie vivas konsiderinda kvanto da afrikdevenaj homoj.

La temo de ĉi tiu tago estas grava por la tuta mondo, ĉar ĝi volas substreki la homajn valorojn de la afrika kulturo, kiuj povas pozitive efiki ankaŭ ekster nia kontinento. Ni kiel afrikaj esperantistoj kaj aparte kiel Afrika Komisiono de Universala Esperanto-Asocio alte taksas tiun agadon kaj provas disvastigi nian afrikan kulturon al la tuta mondo pere de la internacia lingvo Esperanto, kiu mem estas ilo por egalaj rilatoj inter la popoloj de la mondo por atingi interkonatiĝon kaj pacon.

Niaj asocioj, societoj kaj kluboj en preskaŭ ĉiuj landoj de Afriko kunlaboras dum la tuta jaro kun parolantoj de Esperanto en aliaj kontinentoj, kaj konstante interŝanĝas ideojn kaj informojn pri afrikaj specifaĵoj. Afrikaj esperantistoj produktis verkojn, kiuj spegulas la variecon kaj riĉecon de la nuntempa afrika kulturo kaj la problemojn, kiujn ni frontas. Tiuj verkoj atingas homojn en aliaj kontinentoj.

Rimarkindaj estas filmoj en Esperanto kreataj en Afriko, aparte en la Demokratia Respubliko Kongo pri la tragediaj problemoj ligataj al milito. Abundas ankaŭ kantoj kaj muziko kreitaj de afrikaj muzikaj grupoj, kiuj iĝas famaj tra la tuta mondo inter parolantoj de la internacia lingvo.

Samtempe ni partoprenas la agadojn instigitajn de Unesko pri la grandaj temoj de virina samrajteco kaj de valorigo de la propraj afrikaj lingvoj kaj en ĉi tiu spirito ni alvokas al la popoloj de la mondo interesiĝi pri la lingvo Esperanto, kiu permesas ideo-interŝanĝojn inter egaluloj, kaj pri nia agado por diskonigi pere de ĝi la afrikan kulturon.

Afrika Komisiono de Universala Esperanto-Asocio

2 Comments to “Deklaro de la Afrika Komisiono de UEA okaze de la Monda tago de la Afrika kaj Afrikdevena Kulturo, la 24-an de januaro 2022.”

Répondre à Fransoazo Annuler la réponse