Esperanto en Afriko

Tiu loko estas rezervita por homoj kiuj rekte aù nerekte multe kontribuis al enradikigo de esperanto en Afriko

Kortuŝita estis mi pri la anonco de la forpaso de S-ro Hans Bakker. Ververe Afriko ĵus perdis la pioniran motoron en la historio de sia Esperanto-movado. Dekoj da afrikanoj povis interŝanĝi leterojn aŭ mesaĝojn kun Bakker sed nur kelkaj havis la oportunon fizike konatiĝi kun li. Mi, kiel bonŝancohava afrika esperantisto, renkontis lin fizike dufoje. La unua fojo estis kiam mi ĉeestis la 57-an IJKon en Strasburgo (29-a Julio- 5-a Aŭgusto 2001) kaj vizitis kelkajn amikojn
kaj lokojn en Germanio kaj Nederlando. La dua estis dum la 96a UKo en Kopenhago (2011) kiam li surprize aperis antaŭ mi kaj diris jenon : ‘’Saluton Latif, mi tute ne povas imagi vin tie-ĉi. Kiel vi sukcesis akiri vizon… ?’’  Poste okazis, dumkongrese, alia renkontiĝo kun li, lia edzino kaj Philippe Chavignon el Francio. Je mia propra nomo kaj tiu de ABeE, mi sincere prezentas kondolencojn al  lia edzino Ans kaj al la tuta familio. La foto estis farita dum mia vizito ĉe Hans dum julio 2001.
En ĝi aperas ankaŭ mia korespondantino Anneke Schouten el Apeldoorn (Nederlando). Mi daŭre memoras realisman konsilon de Hans pri la Movado. Dum la jaro 1994, kiam mi ade deziris starigi klubojn kaj varbi multe da estontajn esperantistojn, Hans skribis jenon al mi : « … pripensu kun Jean (Codjo), ĉu vere la nombro de esperantistoj estas  grava aŭ ĉu la boneco de la ekzistanta agado estas pli grava. Pripensu kion vi plej bezonas : legaĵojn por instali vian klubon aŭ afiŝojn por varbi?» Jen fakte kiel realisma estis Hans. Por li, pli gravas havi bonajn esperantistojn ol multajn nebonajn esperantistojn. 

 Latifou Gbadamassi (Benino)

Mi malĝojas aŭdinte la forpason de Hans Bakker. Mi ja perdis amikon kaj samideanon. Mankas al mi vortoj por esprimi tion, kion mi sentas interne de mi. Hans Bakker estis ne nur esperantisto, sed precipe HOMO,  kiu ĉiam klopodis kompreni aliajn homojn. Ne nur kompreni sed ankaŭ amis siajn samsortanojn. Hans Bakker helpis Afrikanojn ĉar li kredis ke Esperanto povas esti utila al ili kaj li estis konvinkita ke Afrikanoj povas esti utilaj al Esperanto. […] Li persiste helpadis Afrikon ĝis sia lasta viv-spiro. Nome de Afriko, nome de UME kaj de ĉiuj malagasaj esperantistoj, mi omaĝas al tiu eksterordinara samideano, kiun ni devas imiti per nia ago kaj parolo. Vi ripozu en paco, mia kara Hans Bakker, ni neniam forgesos vin. Foto farita de Katalin Kovats

Henriel (Malagacio)

Pliaj omaĝoj

·        Elisée Byelongo (Sudafriko)

La patro de esperanto en Afriko ripoziĝas. Temas pri Hans Bakker, pioniro de esperanto-instruado ne nur en la nigra Afriko sed ankaŭ en aliaj partoj de la mondo. Li estas patro de  multaj afrikaj esperantistoj pro tio, ke li instruis esperanton al nepagipovuloj, al junuloj kaj al ĉiutribaj afrikanoj. Li instruis kun ĝojo kaj sindoneme[…]  Ĉar la patro havas infanojn kiuj jam maturiĝis, ĉu en Togolando, ĉu en Kongo, ĉu en Sudafriko. La patro Hans elektis instrui demokratie esperanton al la cetera mondo[…] Li konsideris ĉiun kiel amikon.

 

 

·        Adjevi (Kunordiganto de AK) 

 Mi havis ŝokon, leginte pri la forpaso de Hans Bakker, sed homoj kiel li neniam mortas. Mi mem ne lernis de li, sed de homoj kiujn li iam instruis. Tiuj ĉi povas pli bone ol mi alparoli vin omaĝe al li. Sed kiel "nepo", mi kompatas al la doloro de la familio Hans kaj benas la memoron de tiu elstara, bonkora, modesta, malavara, humanista... esperantisto. Nun pli ol neniam, ni afrikanoj mem devas daŭre flegi la arbon postlasitan de Hans por iompostioma pliprofundiĝo de la radikoj kaj grandiĝo de la branĉoj tra la tuta Afriko! Miaj sinceraj kondolencoj.

 

 

·        Pierre Houenavo (Benino)

Mi havis la privilegion renkonti Hans Bakker dum UK en Roterdamo. Antaŭ tio, mi multe aŭdis pri lia agado en Afriko. Li instruis al preskaŭ ĉiuj afrikaj pioniroj, precipe tiuj de Benino. Unu el ili estis mia instruisto. Laboro de Hans certe daŭros kaj li restos neforgesebla por la afrika movado. Kondolencojn al ĉiuj membroj de lia familio.

 

·        Stefan MacGill (Vicprezidanto de UEA)

Ankau mi tre malĝojas audi pri la forpaso de Hans Bakker, kiun mi bone konis el miaj tempoj en la Centra Oficejo de 1976-86.  En tiu tempo Hans aktivegis en TEJO - ĉefe pri eksteraj rilatoj - kaj jam konstruis la fundamenton por la afrika agado. La vizaĝo de Esperanto en la kontinento estus ege malpli riĉa sen tiu persista laboro de Hans kaj la teamo. Mi mem memoras la grupon de afrikanoj, kiuj pasigis monaton en Hungario, prepare al la partopreno en la jubilea kongreso en Varsovio en 1987 - projekto kiun Hans mem starigis kaj gvidis. Granda perdo por ni ĉiuj!

 

 

·        Prince Henriko (Niĝerio)

Kun kordiŝiro kaj granda doloro mi ricevis la informon pri la morto de la Patro de Afrika Esperanto Movado HANS BAKKER. Al mi estis preskaŭ nekredeble ĉar ni interŝanĝis mesaĝon pri ebla renkontiĝo dum mia vizito al Polando kaj Germanio kaj li informis ke pro malsaneto kaj malforto, ni ne povis renkontiĝi kaj antaŭ tri tagoj alvenis mesaĝo de li ke li provizore ne respondos al poŝtajoj. La tuta Afriko al kiu li dediĉis plejparton de sia vivo ne forgesos lin kaj ni la disĉiploj  daŭre subtenos liajn revojn por Esperanto en Afriko. Aliĝu min en la periodo de honoro kaj funebrado.Eterne en niaj memoroj.Adiaŭ HANS BAKKER

 

 

 

·        Agbolo Apelete (Togolando)

Mi povas per tiuj ĉi vortoj de Sankta Paŭlo omaĝe al Hans Bakker, diri: “Mi batalis la bonan batalon, mi finis la kuradon  Kaj mi gardis la fidon ; de nun estas konservita por mi la krono de justeco, kiun la Sinjoro en tiu tago donos al mi“. 2Tim 4, 7.  Kondolencojn al la familio.

 

 

 

  ·        Bernard Gnancadja (Benino)

Mi mem ne konas Hans Bakker, eĉ neniam korespondis kun  li. Sed de li lernis esperanton tiu kiu intruis esperanton al mia Esperanto-instruisto en la lernejo Jules Verstraeten en Benino. Do, mi povas konsideri lin kiel avon mian. Je la nomo de aliaj gejunuloj kaj geknaboj el la sama esperanto-lernejo kiun mi frekventis, mi prezentas kondolencojn al familio de Hans Bakker.

 

 

·        Renato Corsetti (Italio)

Forpasis Hans Bakker. Tute prave oni nomas lin "patro de Esperanto en Afriko". Fakte antaŭ li estis eŭropaj esperantistoj loĝantaj en Afriko, estis la provoj de Tibor Sekelj informi pri Esperanto en afrikaj landoj, estis la ideoj de TEJO, kiu eĉ havis kelkajn afrikajn aktivulojn komence de la 70-aj jaroj kaj ĉefe havis la ideon, ke la Esperanto-movado ne devas resti eterne eŭropa. Sed la vera efektiviganto de tio estis Hans Bakker per regula kaj postula laboro de sia hejmo.  Li metis anoncetojn en afrikaj revuoj kaj korespondis kun la interesiĝantoj. Hans sukcesis enplekti la tutan eŭropan movadon, kiu volonte helpis sendi lernomaterialon, korespondi kun la lernantoj, helpi la lernantojn okaze de vojaĝoj al Eŭropo. Kio restas el tiu grandega laboro? Multaj parolantoj de Esperanto sed malmultaj esperantistoj. La generacio de la lernintoj de Hans ne ĉiam vere transformiĝis al afrikaj Hans-oj, al disvastigantoj de Esperanto en Afriko pro nur idealaj celoj. Nun post jardekoj, tamen, tio estas pli kaj pli komprenata. Efektivigi tion nun estas la tasko de la Afrika Komisiono de UEA, kiu devas eduki la afrikajn esperantistojn al sindediĉo al la afrika movado nur pro la movado kaj ties idealoj. Nun estas la momento fari al Hans grandan donacon: igi la afrikan movadon sendependa de Eŭropo.

 

·        Assane Faye (prezidanto de senegala asocio)

Nome de Senegala Esperanto-Asocio mi kondolencas  la tutan esperantan familion kaj precipe Afriko pro la forpaso de Hans Bakker.Niaj pensoj iras ankaŭ al siaj  proksimaj kunlaborantoj kaj familianoj!

 

 

 

 

·        Daniel Tuo (Kotdivuaro)

Kaj li forviŝos ĉiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro; nek plorado; nek doloro, la unuaj aferoj forpasis  (Sankta Biblio, Apokalipso 21 : 4)

Ne mi ploros pri li, mi preĝos por mi mem, por esperantistoj vivantaj kaj por esperanto-movadoj en Afriko kaj tra la mondo. Ni subtenu la familion de Hans Bakker kaj unu la aliajn.