Esperanto en Afriko

KONKURSOJ

Konkurso 1: Pli efike funkcianta loka klubo aux asocio 

Estas klare ke interesigi homojn lerni esperanton ne estas malfacila tasko en Afriko. La malfacila tasko estas kiel interesigi novbakitajn esperantistojn agadi, movadumi por kaj per esperanto. Post interkonsiligho kaj cerbumado kunlabore kun Afrika Komisiono de UEA, AO iniciatis lanchon de konkurso kies celo estas premii klubon aux asocion kiu, ne nur proponas pli tauxgajn strategiojn por pli efike funkcianta loka movado, sed disponigas ankaux detalojn pri kiel realisme realigi la strategiojn. La plej konvinkoplenaj strategioj ricevas premion de 200 euxroj.  Tiu sumo ne estas subvencio, sed kontribuajxo al vigligado de la loka movado.

 

Kondichoj

1- Al la konkurso nur partoprenas kluboj aux landaj asocioj (LA), ne individuo. En lando kie estas LA, estus pli bone ke nur ties LA partoprenu al la konkurso, sed escepto povus okazi. La elekto-komisiono prijugxos tion.

 

2- Respondoj al la konkurso pere de plenigado de formularo atingu AO-n antaux la 30a de auxgusto 2015. La premio por la gajnonto disponighos en januaro 2016.  

 

3- Jen ligo al la formularo komplete plenigota. Bonvolu alklaki FORMULARON

 

Priteknika grava Konsilo:

Bonvolu unue elpresi la DEMANDOJN kaj pristudi ilin profunde antaux ol plenigi la formularon perrete.